la 22an de marto 2013

Hodiaŭ George lasis min ĉe la marbordo apud la registarejo. Mi fotis homojn kiuj ariĝis okaze de la Tago de la Akvo. Poste mi promenis al la radio, kaj survoje eniris la konstruaĵoj de universitatoj kaj alternejoj, sed ĉie oni havis ekzamenojn kaj neniu haveblis al kiu paroli pri Esperanto. Tria leciono ĉe RTTL. Tagmanĝo ĉe la indonezia manĝejo, survoje al Timor Post kaj Diário, kie mi ricevis po ekzempleron de la gazeto en kiu aperis tiutage artikolo pri Esperanto kaj mia vizito al Dilio.

Ĝustatempe alveno ĉe la junularkonsilio por la unua leciono de la 14a ĝis la 16a. Ĉeestis komence 6 personoj kaj fine 9. Post la leciono sekvis pliaj demandoj kaj dum mi enmetis la korektojn de Ilia en la indonezilingva parto de la dua bulteno (mi estis sendita la tekston al ŝi ĵus antaŭ la leciono), mi provis kiel eble plej bone respondi ilin. Ilia estis enreta kaj rekontrolis rapide la duan bultenon kaj tiel mi povis enmeti ĝin en la retejo de la kongreso, kaj sendi tiun retejadreson kaj la dokumenton al Ilia. Mi devis atendigi dum kelkaj minutoj mian gastiganton kiu venis preni min post sia laboro, por povi fini tiun laboron. La sendon de la dua bulteno al la partoprenontoj prizorgis tuj poste Ilia. Estis ja iom urĝa afero, kaj mi mem ne plu estus enreta nek tiun vesperon nek la sekvan tagon, do gravis fini ĝin.

Vespere mi verkis parton de ĉi-raporto kaj akompanis mian gastiganton kaj kvar liaj amikinoj al kafejo kie muzikgrupo ludis konatajn okcidentajn kantojn. La kantoj belis, sed la muziko estis tiom laŭta ke mi ne eltenis eĉ tutan kanton. Mi estis renkontonta tie Mouzinho Lopes de Araujo de la gazeto Independente, kiu volis scii pli pri Esperanto kaj la eventuala eblo instrui ankaŭ al li, kiu ne povis veni al la lecionoj ĉe la radio nek ĉe la konsilio. Do, pro la laŭta muziko, ni parolis ĉe la tuj apuda plaĝo. Krom pri Esperanto la konversacio temis grandparte pri lia vivo kaj kiom li suferis kaj kiel li transvivis la malfacilajn jarojn de la indonezia okupado de Orienta Timoro. Kortuŝa rakonto, kiu nun pensigas min ke mi povus ĉe eventuala reveno al la lando eble intervjui homojn pri tio cele al publikigo libroforme en Esperanto. George kaj la knabinoj volis iri al dancejego, The Tower, kaj mi ĝisis la ĵurnaliston.

Dum momento mi pensis ke la muziko tie estis iom malpli laŭta kaj ke mi eltenos ĝin tie, kaj post iom da kontemplado de la dancantoj, ankaŭ mi iom dancis, sed mi eraris. La muziko ankaŭ ĉi tie tro laŭtis kaj plie oni fumis tie. Mi decidis pasigi la tempon ĝis la hejmenveturado ekstere atendante. Tie la muziko estis daŭre aŭskultebla kaj je multe pli agrabla laŭteco. Ankaŭ aliaj ŝajnis preferi sidi ekster la iom tro plenan salonon kaj pluraj gardistoj kontrolis la situacion. Mi ankaŭ povis rigardi la alvenantojn kaj forirantojn. La publiko konsistis el miksaĵo de lokanoj kaj eksterlandanoj. En la lando laboras multaj eksterlandanoj kaj ŝajne ili semajnfine renkontiĝas en ĉi tiu nova dancejo. Kvankam mi bedaŭris ne povi danci kaj iom enuis pro la longa atendado, mi ne bedaŭris ke mi kuniris. Ĉar ĉi tiu loko donas alian bildon pri la urbo (dum mia laboro dumtage mi tute ne vidis tiom da eksterlandanoj ekzemple) kaj estis interese koni ankaŭ tiun aspekton.