Ripoztago (1/12/2016)

Hodiaŭ mi ankoraŭ ne devis instrui, kaj mi restis hejme, ĉe la plaĝo, kie mi povis iom sporti frumetene. Mi planis ankaŭ legi kaj studi, sed mi ŝajne ne jam alkutimiĝis al la nova horzono, kaj simple fordormis la matenon post iom da studado (de la tetuna). Posttagmeze mi sukcesis legi, iom naĝis en la maro, kaj telefonis al pluraj homoj kiujn mi konis de la pasinta restado. Vespere ne plu eblis labori, ĉar vizitis nin kelkaj el la najbaroj por longa babilado.