Trilanda Kongreso - 2018

Tuj post la Trilanda Kongreso en Bekasi, Javo, Indonezio (de la 28-a de marto ĝis la 2-a de aprilo), en kiu 10 orienttimoranoj partoprenis, aperis artikolo en la reta gazeto Tatoli, surbaze de komunikado kun Lídia Aquelina Imaculada Conceição.

En aldono, sube, legeblas eltiraĵo el la retejo, kaze ke la ligilo ne plu aŭ ne bone funkcias.

En Youtube eblas spekti filmetojn pri la prezentoj de la orienttimoranoj dum la Trilanda Kongreso.

En la aprila numero de Esperanto en Azio kaj Oceanio aperis la jena artikolo, parte pri Bekasi. Ĝi ankaŭ estas havebla en aldonaĵo sube.

======================================================================================================================================================

Iom da historio kaj iom da planoj…

Esperanto estis enkondukita en Orienta Timoro de Heidi Goes en 2013, interalie ĉe la oficejo de RTTL (Nacia Radio kaj Televido). En septembro 2014 ni fondis en Dilio la klubon "La tri lagoj": ni lernis ĉi tiun lingvon en sabato kaj dimanĉo.

Post tio, Teófilo estis proponita por partopreni la kongreson en Aŭstralio en januaro 2015 kaj poste li kaj Cornelio partoprenis aliajjn kongresojn en Slovakio (SES), Belgio (ILEI-konferenco), Francio (UK), kaj Germanio (IJK) en 2015. 

Fine de 2016 Heidi Goes daŭrigis instrui dum sia tria kaj ĝis nun lasta vizito al Orienta Timoro, interalie al novaj studentoj ĉe UNTL (Nacia Universitato). En 2017 João da Cruz da Imaculada de Araújo Gomes partoprenis la Universalan Kongreso en Koreio.

Dum la Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio, partoprenis dek orienttimoranoj: Teófilo, João, Carlos, Januaida, Maria, Mateus, Aldroaldo, Fredio, Zerecoronho kaj Lídia. Plejparte el ili partoprenis la kursojn kaj ricevis atestilojn. Ili ankaŭ kunmetis orienttimoran vesperon kun poezio, kantoj, dancoj, magio kaj kapoejro.

Pri tiu kongreso kaj la orienttimora partopreno vidu https://www.sites.google.com/site/esperantoenorientatimoro/en_la_amaskomunikiloj/2018.

Fine de ĉi kongreso ni fondis novan klubon, de kiu Lídia Aquelina Imaculada Conceição iĝis prezidantino. Nia celo estas grupigi junajn aktivulojn kiuj studas en la nacia universitato UNTL.

Momente Petro Smith el Nov-Zelando, esperanta denaskulo kaj Tai Chi-praktikanto instruas ĉiun labortagon fruematene Esperanton en la biblioteko Xanana Reading Room, momente nur al Teofilo.

Pluraj aliaj eksterlandanoj planas viziti Orientan Timoron baldaŭ: el Japanio, Hispanio, Aŭstralio kaj Indonezio. Ni esperas ke ili helpos nin praktiki la lingvon, eventuale helpos allogi novulojn.

Teofilo kaj Mateus planas daŭrigi la faradon de mallongaj filmetoj, ekzemple pri turismaj lokoj. Nia grupo helpos ankaŭ purigi la plaĝon proksime de la fama statuo de Orienta Timoro, Cristo Rei (Reĝo Kristo).

Ni ankaŭ esperas ke kelkaj el ni povos iri al la Universala Kongreso en Lisbono. Se vi volas helpi pri tio, bv. ĝiri vian kontribuon al la UEA-konto ‘timoro’. Certe plia partopreno en la UK helpos al ni koni la movadon pli bone, kaj povi pli bone kontribui al ĝi. Antaŭdankon!

Lídia Aquelina Imaculada Conceição kaj Heidi Goes

=======================================================================================================================================================