Unua leciono ĉe la nacia radio (RTTL) (09/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

De la 10a ĝis la 12a horo okazas la unua leciono ĉe RTTL (nacia radio kaj televido). Ĉeestas fine (la lasta alvenas je la 10a45) 16 homoj (kiuj ne ĉiuj laboras ĉe la radio). Pro la malfruoj mi komencas per la filmetoj de 'Esperanto estas'. En iom pli ol horo mi instruas, kaj ni multe ekzercas, plurajn gravajn frazojn, kaj la ciferojn. Mi insistas fine de la leciono ke ĉiuj venu ĝustatempe al la sekvaj lecionoj. La morgaŭa leciono komenciĝos unu horon pli frue por ke ankaŭ la dek lernejanoj kiuj hodiaŭ ne povis veni pro ekzamenoj havu la saman nivelon kiel la aliaj.