Unua instruvojaĝo al Orienta Timoro

En marto 2013 mi enkondukis Esperanton en Orienta Timoro. Mi scias nenion pri eventualaj esperantistoj en Orienta Timoro antaŭ mia vizito. Kaj neniu al kiu mi parolis jam sciis kio estas Esperanto. Do, mi supozas ke mia laboro tie estas vere pionira, kaj certe tre ĝuinda pro la sukcesa kaj agrabla reago de la homoj renkontitaj.

Mi sukcesis intervjuiĝi ĉe la nacia radio kaj enmeti po artikolon pri Esperanto en ĉiuj el la kvar gravaj gazetoj de la lando. Unu el ili, Independente, publikigis la artikolon nur la 26an de marto, la tagon de mia foriro. Sed tiamaniere eblis aldoni informojn pri la progreso de Esperanto en Dilio. En la aliaj artikoloj estas nur informoj pri kio estas Esperanto, sed en Independente aperis informoj pri la mallonga kurso kiun mi donis al la radio-prezentistoj de la nacia radio kaj la nomo kaj kontaktinformoj de la kunordiganto de la grupo kiu stariĝis la 24an de marto. Eblas legi pli pri tiuj intervjuoj kaj elŝuti la skanaĵojn de la artikoloj en la paĝo pri amaskomunikiloj.

Ĉu nun estas esperantistoj en la lando? Almenaŭ estas komencantoj, apartenantoj al diversaj societoj: radio, nacia konsilio, studentoj de diversaj rondoj kiuj ne konis/as unu la alian. Kaj du el la komencantoj, inter kiuj la kunordiganto Nuno Saldanha, iris al la unua Indonezia Esperanto-Kongreso, do ili povis sperti la movadon kaj iom praktiki la ĵus lernetitan lingvon. Ili planas enmeti de tempo al tempo la temon Esperanto en la programoj de la radio. La knabinoj de la nacia junularkonsilio, pri kiu mi esperis ke ili povos iri, fine ne iris pro tio ke ĉio devis okazi rapide dum la hierarĥio en la konsilio malhelpis rapidan decidon kaj pro la manko de pasporto ĉe unu el la du knabinoj. Tamen, el la helpo por Orienta Timoro restas mono kaj se ili diligente lernas/aktivas, ili povos iri al alia kongreso.

Mi verkis pri tiu semajno en Orienta Timoro taglibroforman raporton, kiu ne nur temas pri Esperanto. Ĝi longas do mi dividis laŭ tago. Bonvolu alklaki la subajn ligilojn por legi detale kion mi faris en ĉiu tago... Eblas ankaŭ legi resumon de tio kion mi faris laŭtage por Esperanto kaj spekti fotojn de la agado kaj lando.

18/3 - Alventago

19/3 - Plena tago: radio-intervjuo kaj tri gazet-intervjuoj

20/3 - Kvara gazetintervjuo, unua leciono ĉe la nacia radio, dissendo de subtenpeto

21/3 - Dua leciono, retumado, dua bulteno

22/3 - Tria leciono ĉe la radio kaj unua ĉe la junularkonsilio

23/3 - Libera tago kun sekvoj: novaj lernantoj

24/3 - Dua leciono ĉe la junularkonsilio, starigo de la grupo, leciono al pliaj novuloj

25/3 - Vizito al la nacia muzeo kaj arkivo, kvara kaj lasta leciono ĉe la radio

26/3 - Forirtago