La granda tago! Ekzamenoj! 16/12/2016)

Mi jam kutimis ke necesis promeni pro manko de transporto, kaj mi foriris iom pli frue por povi iri malrapide kaj survoje filmi la ĉiu-tagan vivon. Mi sukcesis poste ĉe la granda vojo preni buseton. Post la lasta leciono, dum kiu la brazila profesorino venis saluti nin kaj rakonti pri kiel ŝi eklernetis Esperanton, komenciĝis la dua sesio: la ekzamenoj. 14 venis por ekzameniĝi. Unu estis farinta  la ekzamenon jam matene ĉar li ne povis veni tagmeze. Venis ankaŭ Teofilo, kiu kiel (atendita) miraklo solvis mian interretproblemon. Ni profitis de la okazo ankaŭ kopii mian lernomaterialon, muzikon, fotojn kaj filmojn de la antaŭaj semajnoj al lia komputilo. Evidentiĝis poste ke kelkaj studentoj tion iom misuzis por ŝtelrigardi ĉe aliaj.... Poste mi korektis la 15 ekzamenojn. Kelkfoje mi devis akcepti iun respondon kiun mi ne celis sed kiu tamen ĝustis gramatike. Verŝajne la plej elturniĝema estis tiu kiu metis 'dekdu' anstataŭ 'siajn' en la frazo: Li kombas siajn harojn.

Du havis tre bonan rezulton, pliaj 2 bonan rezulton, 6 sufiĉan kaj 5 ne trapasis la limon de 60%. El tiuj 5 studentoj 3 estis el la dua grupo, kiu havis do multe malpli da lecionoj, kaj la ceteraj du simple ne sufiĉe ofte povis veni al la lecionoj pro ekzamenoj. Dume mi manĝis iom da seka pano (mi estis forgesinta la ŝmiraĵon!). Post la korektado mi promenis dum 40 minutoj al la domo de brita virino kiun mi ekkonis la antaŭan vesperon. Ni iom babilis, mi manĝis iom da fruktoj, trinkis teon kaj ek, iu venis preni nin por iri kune al iu eksterurba restoracio. Tie dudeko da eksterlandanoj kantis kristnaskkantoj (en la angla). Mi iris tien por konatiĝi kun (duonafrika) belgino kiu ankaŭ kantis en la ĥoro kaj laboras por la europaj projektoj en la lando, sed ekkonis ankaŭ kelkajn aliajn eksterlandanojn.

Feliĉe iuj bonvolis veturigi min hejmen. Tamen, iom antaŭ ol alveni, ni ne pli povis daŭrigi pro tio ke la strato estis blokita. Okazis memorevento por ĵus mortinto. Mi ne pensis pri kromvojetoj, ĉar nur tiun vojon mi konis, kaj malgraŭ la pluvo kaj la oftaj malrekomendoj iri ien ajn sola nokte, mi eliris la aŭton kaj pluiris piede. Post ĉirkaŭ 10 minutoj mi alvenis sekure hejmen.