Verkado, ripozado, planado (07/09/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Kvankam estis la lasta tago dum kiu mi povus ekskursi, mi decidas resti hejme por povi iom ripozi kaj progresi pri pluraj laboroj. Mi finredaktas tagajn raportojn, metas fotojn en Facebook (kun la malfacila interretkonekto, tio estas longa laboro...), preparas detale la vizitojn por la sekvaj tagoj por kiel eble plej bone uzi la lastajn tagojn, ktp. Mi ankaŭ iomete promenas laŭ la plaĝo (vidu foton).