Nur du lecionoj (11/12/2016)

Mi vekiĝis iom pli frue ol mi volus, por finredakti la tekston por Edukado.net kaj la retejo, kaj tiujn sendis respektive enretigis. Poste José veturigis min al la universitato por la komencanta kurso (kun 13 lernantoj). Por la posta kurso venis nur Cornelio el la komencintoj. Tamen mi havis du lernantojn: ankaŭ iu el la komencantoj volis sekvi la lecionon, ĉar li ne plu povis veni la tutan sekvan semajnon pro ekzamenoj, kaj volis nepre partopreni la Esperanto-ekzamenon. Mi donis al ambaŭ ekzercojn el la NESPO-kurso de Dennis Keefe, por ekzerci sufiksojn laŭ iliaj respektivaj niveloj. Fine mi lasis la komencanton ankaŭ fari ekzercojn el la Zagreba Metodo, kiujn ni ankoraŭ faros dum la semajno. Ni finis la lecionon iom pli frue ol la kutima 14-a horo, kaj mi iris kun ambaŭ al la bushaltejo. Tie ni iom babilis ĝis mia buseto venas. Posttagmeze mi iom ripozis kaj vespere iom korektis mian libron pri la Esperanto-movado en Indonezio, kaj sukcesis dormi foje je ne tro malfrua horo.