Leciono ĉe RTTL, interkonsento pri lecionoj en Lorico Training Centre (10/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Evidentiĝas ke venas je la naŭa horo nur 5 lernejanoj, ĉiuj knabinoj, al la radio-oficejo, ne dek, sed ne gravas (vidu 9/8 kaj ambaŭ fotojn). La salono ankoraŭ ne estas malfermita, do ni komencas ekstere por ne perdi tempon. Mi bezonas iom da helpo de aliaj lernantoj ĉar mi ne povas ĉion klarigi en la tetuna post tri duontagoj da kurso. Ili estas ege ridemaj, tiom ke ofte ili ne sukcesas respondi. Por la dua parto venas entute 18 homoj. Tri el la hieraŭa leciono ne venis. Ni trairas la tutan alfabeton, multe ekzercas frazojn, kaj dume mi klarigas jam iom da gramatiko, interalie -is, -as, -os, -o, -a, -j (fotoj faritaj de Lydia dum la leciono).

Je la fino de la posttagmezo mi atingas, post sufiĉa serĉado (laŭ la klarigo estis unu kilometro for de la flughaveno, sed evidentiĝis ke estis nur ĉ. 100m for... kaj ne estas iu ajn nomŝildo...) al la lingvocentro Lorico, rekomendita de la ŝtatsekretariejo. La respondecule ne ĉeestas kvankam ni interkonsentis tagmeze. Post la vespermanĝo ni tamen sukcesas renkontiĝi. Evidentiĝas ke temas pri la viro kiu en la ŝtatsekretariejo pridemandis min pri Esperanto. Li estas politika konsilianto de la ŝtatsekretario kaj mem ankaŭ interesiĝas pri Esperanto. En la centro studentoj povas interalie lerni la anglan. Li invitas plurajn el la instruistoj de la angla, ankaŭ mem studentoj, ĉeesti nian konversacion. Ni interkonsentas ke mi post du tagoj (sufiĉe por anonci, ne tro longe por ne perdi multe da tempo) gvidos enkondukan lecionon, kaj ke ĝi estos malfermita ankaŭ al tiuj kiuj ne kutime sekvas la lecionojn en tiu centro. Vespere mi sukcesas iomete studi la tetunan antaŭ ol endormiĝi.

Posttagmeze mi ekskursis al plaĝo orienten de Dilio, Areia Branca. Jen foto-albumo pri tiu ekskurso (ankaŭ fotoj de la vojo tien kaj reen: la fotoj ne restas en la kronologia sinsekvo...).