Vizito al kvara gazetoficejo; enkonduka leciono ĉe Lorico Training Centre (LTC) (12/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Mi fruege vekiĝis kaj pro malebleco reendormiĝi decidis ellitiĝi kaj eklabori. Mi verkis raportojn de la pasintaj tagoj kaj enmetis en mia retejo. Post la tetuna leciono, mi iris al la kvara gazet-oficejo, kiu situas multe pli proksima al mia lernejo ol al la centro. Mi klarigis pri Esperanto, pri tio ke mi instruos sekvatage kaj ŝatus havi ĵurnaliston tie. Ŝajnis iom malfacile, sed ankoraŭ estis iu ŝanco. Mi donis elektronikajn materialojn kaze ke iu volus scii pli. Mi iris manĝi (apenaŭ ion, ĉar la mendita plado evidentiĝis tro pika por mi) kaj esploris la butikcentron apudan dum mi atendis la horon por iri instrui en la junularcentro Lorico (tute ne indis iri hejmen ĉar tiu malfacile atingeblas). Mi serĉis turismagentejon, sed trovis nur tiujn kiuj vendas flugbiletojn kaj forluas hotelĉambrojn, nenie estis informoj haveblaj pri la lando mem. Plej interesaj estis la librovendejoj. Plej granda parto de la libroj estis en la indonezia (ĉiuspecaj libroj), parto en la angla (precipe fikcio) kaj en la portugala (precipe historiaj kaj politikaj libroj pri Timoro). Tiuj lastaj ŝajnis plej interesaj al mi, sed estis ege multekostaj (pli ol en Eŭropo por similaj novaj libroj). Krome estis tiom multe da ili, ke malfacilis elekti, do momente mi ne aĉetis iun libron. Mi ankoraŭ informiĝis pri la nunaj prezoj por flugoj al Balio, sed ne jam povis aĉeti bileton pro tio ke mi ne certas ĉu mi rajtas resti pli longe ol mia nuna vizo permesas (ĝis la 4a de septembro).

Post tio mi prenis buseton al la junularcentro Lorico kie mi endormiĝas atendante la finon de la leciono pri la angla. Mi vekiĝis pro la bruo de la seĝoj kaj ni povas komenci. Ozorio donacis al mi tasi (longa mallarĝa tradicia teksaĵo kiun oni donacas tradicie al gastoj), por bonvenigi min. Li prezentis min kaj poste dum horo tradukas ĉion kion mi diras en la angla (prezenti min kaj Esperanton).

Mi jam sciis ke ilia angla ne estas tre bona, do tio ne surprizas min. Estas fakte tre bone, ĉar tiel mi certas ke ili komprenas ĉion. Ozorio preferis ke mi uzu la anglan, ne la indonezian. Tamen, por helpi, mi uzis la indonezilingvan prezentadon.

Tiel ili povis legi tion kion mi diris en la angla, en la indonezia. Post kiam Ozori devis forlasi nin por fari alian laboron, la lernantoj petis ke mi daŭrigu en la indonezia... kion mi volonte faris. Ĉe la fino ĉeestas jam pli ol 40 lernantoj (43 nomoj en la listo) kaj granda parto el ili kutime sekvas la portugalan je la 16a horo. Tamen la ĉambro estas havebla nur je tiu horo. Malfacilas interkonsenti pri la instruhoroj, precipe pro la neĉeesto de la gvidanto Ozorio kaj pro tio ke necesos fari du grupojn, prefere po du fojojn semajne. Mi devos atendi iun respondon. Iu el la lernantoj veturigas min hejmen per motorciklo. Post la vespermanĝo mi studas la tetunan.