Vizito al oficejoj de tri gazetoj (11/8/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Post la tetuna leciono kaj tagmanĝa paŭzo mi vizitas oficejojn de tri gazetoj: Timor Post, Diario kaj Independente (la kvara kiu pasintjare publikigis artikolon pri mi estas en tute alia loko, ekster la centro). Ĉe Timor Post knabino unue notas miajn informojn kaj simple promesas ke iu ĵurnalisto venos al la morgaŭa enkonduka leciono. Aliaj venas por demandi pli da informoj, kaj iu virino decidas ke oni intervjuu min. Post tiu intervjuo, la virino, klare kun pli alta posteno ol la aliaj, demandas eĉ pli, kaj fine volus ke estu kurso ankaŭ ĉe ŝi en la oficejo. Ili proponos al la aliaj ĵurnalistoj, kaj se ili estas sufiĉe multnombraj, mi povos efektive ankaŭ tie instrui. Mia sugesto ke ĵurnalistoj de la apuda alia ĵurnalo, Diario, ankaŭ partoprenu, estas bonvenigita. Tamen, ĉe Diario, oni ja promesas veni al la enkonduka leciono morgaŭ, sed notas nenion kaj mi ne certas ĉu ili efektive venos. Jam pasintjare ili estis la plej malentuziasmaj el la kvar gazetoj, kaj mi ne havas grandajn esperojn. Post iom da promenado mi atingas ankaŭ la oficejon de Independente. Kun la ĉefo mi havis ankaŭ dum la pasinta jaro kontakton, kaj li promesis enmeti artikolon kiun mi verkis por anonci mian venon. Nur morgaŭ li revenos el Balio, sed liaj kolegoj montras kaj donacas al mi ekzempleron de la gazeto de mia alventago, la 5an de aŭgusto, kun mia artikolo (anonco pri mia veno, pasintjara agado kaj kontaktebloj, en tri lingvoj). Ĝi okupas kvaronan paĝon. Ili nun proponas ne nur veni al la kurso morgaŭ, sed ankaŭ anonci ĝin en la gazeto. La anoncon mi rajtas mem tajpi. Mi faras tion en la angla kaj indonezia. Mi aldonas al la anonco ke oni povas kontakti min por samspeca enkonduko ankaŭ en aliaj organizaĵoj aŭ lernejoj/universitatoj. Post la verkado mi devas atendi ĉirkaŭ duonan horon ĉe la oficejo ĝis mia gastiganto povas veni por kune veturi hejmen. Iom post iom ĉiuj ĵurnalistoj el la oficejo kolektiĝas ekstere por fumi kaj babili. Ili entuziasmiĝas, mi donas iom da lernomaterialo kiun ili danke akceptas kaj ili promesas veni al la enkonduka kurso, kaj por raporti kaj por lerni.