Unua vizito al la Ŝtatsekretariejo pri Junularo kaj Sporto; donaco de libroj al la publika biblioteko (07/08/2014)
Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.
Dum la unua paŭzo de la tetuna leciono mi parolas kun portugala kunlernanto de la tetuna. Li entuziasmiĝas pri mia projekto. Dum la dua paŭzo evidentiĝas ke li parolis pri la afero kun sia instruisto, kiu petas de mi pliajn informojn. Mi donas mian retejadreson.
Dum la tagmanĝo en simpla indonezia manĝejo mi invitas portugalinon, kiu alvenis post mi, akompani min. Tre agrabla konversacio kun Inês, kiu laboras en privata organizaĵo kiu interalie eldonas infanlibrojn. Ŝi opinias mian laboron defion kaj bonvenigas min en 'la turo de Babelo'.
Vizitoj al:
Xanana's Cultural Centre: la celo estis viziti Xanana's Reading Room (kiu funkcias kiel simpla publika biblioteko). Evidentiĝas ke ĝi estas parto de kultura centro (kun interalie libroservo, ekspozicio de diversaĵoj rilate al Xanana Gusmao, kaj foto-ekspozicio. Mi parolas kun la novzelanda volontulino de la libroservo kaj montras la librojn kiujn mi volas donaci al la biblioteko. Ŝi asertas ke ŝi mem volonte legos tiujn librojn kiujn ŝi komprenas (temas pri la broŝuro 'Malkovru Esperanton' kaj la libro de Miguel Fario de Bastos).
La deĵorantinoj en la biblioteko volonte akceptas la donacon (15 pecoj) kaj tuj registras ilin (vidu foton). Mi notas por ili la nomojn de la donacantojn (KAEM, PEA kaj Miguel mem). En la biblioteko ĉeestas multaj junuloj/studentoj. La lingva sekcio havas librojn nur pri la angla kaj portugala (kontrolinda), do nun aldoniĝas Esperanto, kun plejparte kursoj en la portugala. Espereble la studentoj trovos la librojn, ekinteresiĝos kaj eklernos. Mi devas memori sciigi al la miaj lernantoj pri la libroj, kaj informi la bibliotekon kiam ekestos klubo aŭ kontaktpersono en Dilio.
la Ŝtatsekretariejo pri Junularo kaj Sporto (Secretário de Estado da Juventude e Desporto): la dua provo sukcesas parte. Mi povas paroli kun la akceptistino, poste kun iu kies nomon kaj postenon mi ne kaptis, sed kiu pridemandas min angle pri Esperanto kaj pri la celo de mia vizito al la ŝtatsekretario, la peton kiun mi havas por li.... Mi nur volas scii ĉu la ŝtatsekretario subtenas la ideon, ĉu nur morale aŭ eventuale ankaŭ instigante la Junularkonsilion permesi al mi instrui tie, aŭ kio ajn. Li pardonpetas ke li devas tiom multe demandi, sed li li tion faras ĉar li devas klarigi ĉion al la ŝtatsekretario. Post plia atendado la interim-ŝtatsekretario João dos Santos pretas akcepti min. Ni havas neformalan interparolon dum kiu li trafoliumas portugallingvan version de 'Malkovru Esperanton'. Li konkludas, laŭtlegante tute senerare kelkajn ekzemplofrazojn, ke 'ne tiom malfacile aspektas'. Li pripensas ke eblus uzi salonon kiun la ŝtatsekretariejo uzas por trejnadoj. Mi tamen unue verku belan leteron por la ŝtatsekretario mem, prefere en la portugala, kaj alportu ĝin morgaŭ. Intertempe li jam informos lin. Li donacas al mi ekzempleron de la maja eldono de la monata junulara gazeto Lian Foinsa'e (Junulara lingvo). Li invitas min por la septembra numero sendi al li tutpaĝan artikolon, prefere en la tetuna.
Vespere mi verkis, helpe de mia gastiganto, tutpaĝan portugallingvan leteron kun multaj belaj vortoj por la ŝtatsekretario. Mi ĝojas ke la Aŭstralia Esperanto-Asocio jam anoncis esti preta inviti orienttimoraj esperantistoj al siaj sekvaj naciaj kongresoj, kaj pripensas okazigi komunan eventon en Orienta Timoro, kaj aldonis tion al la letero.
Hodiaŭ mi tekstmesaĝis al la ĉefo de la Nacia Junularkonsilio, sed li ne entuziasme reagis. Mi decidas atendi por fari pliajn paŝojn ĝis mi havas iun konkretan rezulton de mia vizito al la ŝtatsekretario de Junularo kaj Sporto, sub kiu la Junularkonsilio funkcias.
Mi ekpripensas ke estus bona ideo instrui Esperanton ekz. la lastan semajnon de mia restado en la lernejo kie mi lernas la tetunan.