Iom da ĝeneralaj informoj (2014)

Ĝeneralaj sciindaĵoj kiuj helpos al vi kompreni la tagajn raportojn:

Pasintjara agado

Por kompreni ekz. kial mi instruas ĉe la nacia radio, oni relegu la raportojn pri la pasintjara vizito.

Tranoktado

Mi tranoktas en dometo apud la plaĝo, ekster la urbocentro (sama kvartalo, eĉ nur eble 200m de mia pasintjara tranoktejo). La lasta parto de la vojo tien estas tre malbona kaj ĝenerale la kvartalo aspektas pli kiel vilaĝo ol kiel urboparto. Tial taksiŝoforoj ne emas veni tien. Mi do bonŝance povas iri matene al la kurso kaj vespere reen de la urbo kun la gastiganto, kiu posedas malnovan sed funkciantan aŭton.

Lingvoj parolataj

La lando havas du oficialajn lingvojn (la tetuna kaj la portugala) kaj du laborlingvojn (la angla kaj la indonezia). La portugalan kaj la anglan oni plej malmulte parolas; la tetuna kaj indonezia estas plej multe uzataj. Junuloj sub dudek jaroj ofte ne aŭ ne bone parolas la indonezian. La malalta edukadnivelo, la fakto ke krome ekzistas trideko da lokaj lingvoj, la fakto ke la tetuna mem ankoraŭ ne estas tute normigitaj (ekzistas du lingvaj institucioj kun malsamaj opinioj, por pluraj vortoj ekzistas pli ol unu ortografio)... kontribuas al lingve ĥaosa situacio. Mi mem parolas flue la anglan kaj indonezian, kaj iom la portugalan. Mi sekvis kurson de la tetuna (vidu sube). Do plej ofte mi parolas la indonezian, kaj kun vendistoj, ŝoforoj, kaj eĉ dum instruado, mi provas uzi kiom eble plej multe laŭ mia scio (kiu kreskas ĉiu-tage) la tetunan. Post tri duontagoj de lernado mi ricevis komplimenton de la unua taksiŝoforo kies helpon mi bezonis: li asertis ke multaj portugaloj kiuj jam estas de jaroj en la lando, ne jam lernis tion kion mi jam scipovis diri. Kun la portugala gastiganto mi parolas la anglan kaj la portugalan. Li ne ŝatas paroli la anglan, kiun li parolas ne tre bone sed pli bone ol mi parolas la portugalan. Do kiam mi havas tempon/paciencon pripensi kiel mi diru ion, mi provas paroli en la portugala kun li. En ĉiuj kromaj situacioj, kiam ne estas indikita la parolata lingvo, temas pri indonezia.

Kurso de la tetuna

Mi sekvis de merkrede la 6an de aŭgusto, la tagon post la alventago, ĝis la 15an da aŭgusto, matenan kurson de la tetuna en Dili Institute of Technology . La lernejo situas ekster la centro. Mia gastiganto alportas min tien matene, kaj mi sukcesis ĝis nun post la leciono kun kunlernantoj veturi al la urbocentro, kie mi tagmanĝas kaj faras diversajn vizitojn. Ni lernas en malgrandaj grupetoj, kaj havas komunajn paŭzojn. Strangaĵo estas ke ĉiutage la instruistoj instruas en alia grupo. Miaj instruistoj nomiĝas Jacinta, Martha, Hendriana,.... Plejparto de la kunlernantoj estas aŭstralianoj, sed ne nur. En mia klaso ekz. unu mongolia virino (krom tri geaŭstralianoj). En aliaj klasoj estas homoj el Novzelando, Pollando, Portugalio, Indonezio,... Mi sekvis la kurson dum 8 matenoj de 4 horoj. Poste ne plu pro tempomanko.