Instruvojaĝoj

Unua instruvojaĝo al Orienta Timoro (2013)

Mi unuan fojon estis en Orienta Timoro de la 18-a ĝis la 26-a de marto 2013. Legeblas detalaj informoj pri ĉiu tago, resumo pri la E-agado, kaj fotoj pri la lando kaj la agado.

Dua instruvojaĝo al Orienta Timoro (2014)

Mi alvenis la 5-an de aŭgusto 2014 en Dilio kaj restis ĝis la 10-a de septembro 2014. La vojaĝo reen al Belgio okazis la 17-an de septembro el Balio (Indonezio). Vi povas legi ĉiu-tagajn raportojn, ĝeneralajn informojn kaj artikolojn aperintajn en la lokaj kaj E-gazetoj,...

Tria instruvojaĝo al Orienta Timoro (2016)

De la 29-a de novembro ĝis la 20-a de decembro 2016 mi refoje estis en Orienta Timoro. La tuj antaŭa kaj tuj posta nokto mi tranoktis, survoje, en Balio. Ligiloj al tagaj raportoj videblas ĉi tie kaj jen mezperioda raporto en edukado.net danke al Katalin Kovats.