Alventago (05/082014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

(Post alveno, tagmanĝo kaj ripozo)

Interparolo kun Zeferino, filo de legomvendistoj en mia kvartalo, kiu sekvis E-lecionon pasintjare kaj promesis kunvenigi siajn amikojn kiuj interesiĝas lerni E-on. Dum ni interparolas aŭskultas pluraj amikoj. Unu preterpasanto, Antonio, alparolas min, pridemandas min, interesiĝas kaj konsilas ke mi iru al la kvartalĉefo Francisco por peti permeson uzi la salonon kiu apartenas al la komunumo por E-lecionoj en la kvartalo. Li konsilas verki leteron por la ĉefo.