Al Balio (20/12/2016)

Mi pretiĝis kaj iris al la flughaveno. Ankaŭ Jose kun edzino kaj filo, Teofilo kaj patrino, kaj João iris por adiaŭi min. Ni devis longe atendi ekster la flughaveno, ĉar la skanmaŝinoj ne plu funkciis. Alvenis granda aŭto kun en ĝi skanmaŝino. Nun ĉiuj devis enigi sian pakaĵon en tiun aŭton, rondiri ĝin, preni sian pakaĵon, kaj nur poste eniri la flughavenon. Ni alvenis tamen ne multe tro malfrue en Balio, de kie mi sekvatage pluvojaĝis al Belgio.