Pri la dua vojaĝo -  aŭgusto-septembro 2014

[EO]

Ĉi tie troveblas gazetartikoloj kaj radio-programoj kun ligo al Esperanto en Orienta Timoro en 2014. Unue la artikoloj aperintaj en Orienta Timoro, poste la artikoloj aperintaj en Esperantujo, kaj poste unu artikolo kiu aperis en Belgio (en la nederlanda). La plej novaj artikoloj troviĝas supre. PDF-oj de la artikoloj troviĝas tute sube.

[TET]

Iha ne'e iha lista artikulu no programa radio kona-ba esperanto iha Timór Lorosa'e tinan 2014. PDF husi artikulu iha kraik.

[PT]

Aqui eu listei artigos e programas de rádio com um link para o Esperanto em Timor Leste no ano 2014. Em primeiro lugar, o artigo foi publicado em Timor Leste, após os artigos publicados em Esperanto. Os artigos mais recentes estão acima. Os exames dos artigos podem ser encontrados abaixo.

[ID]

Di sini saya sudah membuat daftar artikel-artikel dan program radio yang bahas Esperanto di Timor Leste pada tahun 2014. Pertama artikel yang dipublikasikan di Timor Leste, setelahnya artikelyang dipublikasikan di 'Esperantujo' (wilayah Esperanto), terus satu artikel yang dipublikasikan di Belgia (pakai bahasa Belanda). Artikel terbaru ada di atas. Pdf-nya dari artikel ada di bawa.

[EN]

Here I've listed articles and radio programs with a link to Esperanto in East Timor in the year 2014. First the articles which appeared in East Timor, then the articles which appeared in 'Esperantujo' (Esperanto-land), and one article which appeared in Belgium (in Dutch). The most recent articles are above. Scans of the articles can be found below.

Artikoloj aperintaj en Orienta Timoro

(pluraj artikoloj, aperintaj post mia foriro, ne jam estas senditaj al mi. Mankas ankaŭ bazaj informoj pri ili.)

(Some information is lacking, because those article appeared after I left, and I did not yet receive the information)

??/2014

""?", Lian Foinsa'e, p. ?.

Artikolo verkita de Heidi Goes en revuo de la Ŝtatsekretariejo pri Junularo kaj Sporto. La revuo devintus aperi en septembro, estis prokrastita. Nun ne klare ĉu jam aperis.

11 kaj 12/2014 kaj 1/20015

"Esperanto in East-Timor! Come join in the fun!", Guide Post, p. 50.

Traduko de la titolo: "Esperanto en Orienta Timoro! Aliĝu al la amuziĝo!"

Korektita ripeto de la artikolo aperinta en oktobro 2014.

10/2014

"Esperanto in East-Timor! Come join in the fun!", Guide Post, p. 46.

Traduko de la titolo: "Esperanto en Orienta Timoro! Aliĝu al la amuziĝo!"

Temas pri anonco en senpaga anglalingva gazeto. La direktoro, Leith Carrol, permesis senpagan anoncon pro tio ke la enhavo estas ne-komerca, kaj poste reaperigis ĝin (korektitan) en la sekvaj tri monatoj.

1/10/2014

"Disionario Esperanto", Perspektiva - DIT Monthly Bulletin, Armindo Coelho, p.??

Traduko de la titolo: Esperanto-vortaro(j).

Perspektiva estas bulteno de la lernejo Dili Institute of Technology, kie mi lernis al tetunan. Ĝi havas bibliotekon al kiu mi donacis Esperanto-librojn. Poste la redaktoro de la bulteno petis pliajn informojn per retmesaĝo, kaj tiel verkis la artikolon (en la tetuna).

19/09/2014

"?", Independente, p. ?.

15-21/9/2014

"?", timoroman.com, p.?

8-14/9/2014"Esperantista husi Belgia vizita Timor Leste", timoroman.com, p. 14, (*/pol)

Traduko de la titolo: "Esperantisto el Belgio vizitas Orientan Timoron"

Ĉi tiu artikolo raportas pri la E-agado en Dilio, kaj aldone klarigas kio estas Esperanto. Ĝin akompanas koloraj fotoj: unu de la libroj kunportitaj kaj disdonitaj en la lando, kaj unu farita dum leciono ĉe la nacia radio. La artikolo aperis post intervjuo kun Heidi Goes kun la ĵurnalisto Enthy Natar-Waen, kiun ŝi renkontis hazarde post la Falintil-ceremonio.

5/9/2014"Timoroan Lubuk Ida Komesa Koalia Lian Esperanto", Independente, p. 7.Traduko de la titolo: "Multe da timoranoj komencas paroli Esperanton"La artikolo en la tetuna raportas pri la E-agado en Dilio, kie Heidi Goes instruis ktp. Ĝin akompanas du fotoj de la dua leciono ĉe la nacia radio kaj unu foto de la transdono de libroj al la nacia universitato.

13/8/2014"Hedi Hus Haklaken Lian Esperanto iha TL", Timor Post, p. 2, Max.

Traduko de la titolo: "Heidi Goes klarigas pri Esperanto en Orienta Timoro"

La artikolo en la tetuma estas verkita post intervjuo la 11an de aŭgusto en la oficejo de la gazeto. Nekredeble sed vere, mia nomo denove estas malĝusta literumita, kvankam mi kaj skribis kaj tajpis ĝin en la oficejo (sed ne por la intervjuinto...).

5/8/2014"Belgian Esperantist visiting Timor Leste for second time", Independente, p. 9, [Heidi Goes].La ĵurnalo transprenis la tutan trilingvan tekston disponigitan de Heidi Goes por anonci sian venon, memorigante pri la agado pasintjara, kaj aperigis ĝin ĝuste en ŝia alvendato, la 5an de aŭgusto 2014. Radio-intervjuo

22/8/2014

Nuno Saldanha, antaŭa kunordiganto de la E-movado en Dilio, intervjuis Heidi Goes dum ĉirkaŭ 20 minutoj ĉe la nacia radio de Orienta Timoro en la rekte elsendita matena porjunula rokmuzikprogramo G(eneration FM) (ĉ. 9a15-9a35). Por pliaj detaloj legu la tagraporton.

Artikoloj aperintaj en Esperantujo

oktobro 2014

"Varbado kaj instruado en Orienta Timoro", Esperanto en Azio, nr. 85, p. 13-14, Heidi Goes.

Dupaĝa resuma artikolo pri la agado en Orienta Timoro en 2014. Aperis bedaŭrinde erare sub la landa titolo Indonezio.

decembro 2014

"Plia instruado en Orienta Timoro", Internacia Pedagogia Revuo, nr. 4 (44), p. 19-23 kun fotoj p. 34, Heidi Goes.

Pli detala raporto pri la instruado, la lernantoj kaj la malfacilaĵoj instrui en multlingva, malriĉa lando.

januaro 2015

"Orienta Timoro -- Malgranda lando, multege da lingvoj", Esperanto, nr. 1 (1287), p. 17, Heidi Goes.

Mallonga prezento de la geografia, historia kaj lingva situacio de Orienta Timoro, kaj aldone mallonga prezento de mia E-agado dum tiu ĉi vojaĝo: la tri instrulokojn, la malfacilaĵojn renkontitajn dum instruado, la vizitadon al instancoj, la artikolojn aperintajn, la librojn disdonitajn, la klubon fonditan, ... kaj la espereble belan estonton, kun orienttimoranoj en la sekva UK...

Artikolo aperinta en Belgio

decembro 2014

"Heidi, vrijwilligster in Oost-Timor", Reiskrant, nr. 193, p. 38-41, Heidi Goes.

Traduko de la titolo: "Heidi, volontulino en Orienta Timoro".

Reiskrant estas la trimonata bulteno de la flandra neprofitcela organizaĵo Wegwijzer. Mi verkis por ĝi turisma raporto, sed kompreneble ankaŭ mencias en ĝi la kialon de mia vojaĝo: propagandi kaj instrui Esperanton. Enestas ankaŭ pluraj fotoj.

Sube bi povas serĉi la artikolojn laŭ dato. Tiuj sen ekzakta dato havas la numeron de la jaro, ekz. 2014_4 por la kvara numero IPR en la jaro 2014. Post la dato aŭ numero sekvas la titolo de la revuo kaj poste la titolo de la artikolo.