Unua leciono ĉe UDS (6/12/2016)

Matene mi metis la hieraŭajn verkitajn raportojn en mia retejo. Post tio mi vizitis refoje la bibliotekon de la lingva fakultato de la universitato UNTL. Nun ili sciis kie la libroj staris: ĉe la fako 'ĝeneralaĵoj, organizaĵoj, informado'. Mi retrovis ĉiujn donacitajn libroj, do tute en ordo. Restas instigi la novajn lernantojn utiligi ilin. En la muzeo mi retrovis la libron de Miguel Fario de Bastos pri la historio de Orienta Timoro.

Venis nur ses lernantoj al la leciono (krom Teofilo). Inter ili la ĉefo de Lorico Training Centre, kiu por la unua fojo venis la tiea kurso. Je la fino mi disdonis la ŝlosilon en la indonezia, vortareton esperanto-portugala, kaj poŝamikon. Restis ankoraŭ da ili, sed eble ne por ĉiuj (krom la ŝlosilo) sed mi havis ankoraŭ aliajn disdoneblajn lernolibrojn, vortarojn kaj ankaŭ legolibrojn. Ili havos nun du liberajn tagojn kaj mi volis ke ili uzu la librojn jam por studi.Post la kurso mi renkontis du studentojn kiuj diris ke ili ne povis partopreni la hodiaŭan lecionon, interalie pro buŝaj ekzamenoj, kaj ankaŭ al ili mi donis la librojn. Tiuj ekzamenoj fakte devintus jam finiĝi en novembro: pro tio mi venis nur fine de novembro, sed okazis ŝanĝoj, kiuj fuŝas la kurson. Mi aĉetis pli da interret-kredito kaj post tio ne bone sciis kien iri. Miaj du preferataj restoracioj en la centro ja ne funkciis plu. Mi ekpromenis, esperante ke mi retrovos alian bonan restoracion. Post longa promenado mi troviĝis laŭ mia takso ne for de la lernejo de Francisco dos Santos, kiun mi estis renkontinta pasintan vendredon. Mi interkonsentis kun li telefone ke mi venos post du horoj por konatiĝi kun la infanoj kaj instrueti. En tiu najbarejo devis esti, laŭ mia memoro, hinda restoracio, kaj tie mi povis facile manĝi vegane. Dum mi atendis, mi plustudis la tetunan (kaj kiel jam kutime endormiĝetis).

Ĉe 'Unite Develop Serves ', Francisco invitis min tuj iri al la klasĉambro kie estis pli ol dudek infanoj inter, laŭ mia takso, 5 kaj 8 jaroj [poste evidentiĝis ke tamen ĝis 14-jara ili estis…]. Ili tuj stariĝis kaj komune bonvenigis la instruistojn (kaj min). Unu lernantino devis stari antaŭ la klaso por gvidi preĝadon. Ŝi diris la titolon de iu preĝo, kaj la tuta klaso deklamis la poemojn en iu malnova angla. Kvankam estis anglalingva kurso tio tamen mirigis min. 

Post pluraj (mallongaj) preĝoj, ni povis komenci la lecionon. Francisco mallonge prezentis min, kaj poste mi faris la samon, kaj daŭrigis kun prezento pri Esperanto. Ĉiu frazo mia estis tradukita de la angla al la tetuna. Poste sekvis pli amuza parto: eklernado. Unue ili iom hezite respondis, sed tamen kelkaj surprize rapide jam povis bone respondi al bazaj demandoj. La lernado de la pronomoj ege amuzis ilin, kaj ili ankaŭ rapide povis nombri de unu ĝis dek. Francisco ege kontentis, kaj mi konsentis reveni. 

Survoje al la komuna foto, kaj ankoraŭ poste ni povis aŭdi plurajn infanajn voĉojn ĝoje kriantaj 'kiu estas via nomo?', 'vi estas bela', ktp. Francisco sciigos al mi poste kiujn tagojn mi revenu, ne nur por la malgrandaj infanoj, sed ankaŭ por adoleskuloj dum kelkaj matenoj.Tre amuza kaj instiga mi trovis la lecionon. Francisco veturigis min motorcikle al la plaĝa domo. Survoje li pretis kelkfoje halti, tiel ke mi sukcesis disdoni fotojn kiujn mi estis prenintaj antaŭ du jaroj kaj presintaj por doni al la homoj sur la foto: legomvendisto kaj pluraj infanoj.