Radio-intervjuo, leciono ĉe Lorico Training Centre (22/08/2014)

Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la dua instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.

Je la naŭa horo mi alvenas ĉe la kontenero kiu rolas kiel radio-studio. Oni ankoraŭ elsendas novaĵojn el alia kontenero. Ekde ĉirkaŭ la 9a20 Nuno intervjuas min. La intervjuo, kiu daŭras 20 minutojn, estas parto de la junula, roka programo G(eneration) FM. La prezentisto petas min prezenti min en la tetuna, kaj dum la intervjuo du fojojn petas min diri ion en Esperanto. La cetera intervjuo okazas en la indonezia lingvo. Ni parolas ne nur pri la nunaj lecionoj en Dilio, sed ankaŭ pri la pasintjara agado, la planoj, esperoj, ktp. Unuvorte, tre interesa intervjuo. Tuj poste unu persono jam sendas al mi mesaĝeton per telefono petante informojn kaj aliĝas al la Facebook-paĝo (Sisto poste efektive venis al lecionoj kaj eĉ la fondon de la klubo). La ceteran matenon mi laboras ĉe komputilo. Kun multe da pacienco necesa pro la malrapida konekto mi sukcesas enmeti ĝeneralajn informojn kaj la raportojn de la unuaj du semajnoj en mia persona Facebook-paĝo. Mi rimarkis ke nur malmultaj homoj legas la raportojn en mia retejo, kaj plie tie ne eblas lasi komentojn, do mi esperas ke en Facebook tamen la raportoj estos legataj (ankaŭ tiu espero estas iom vana). Posttagmeze mi vizitas plian parton de la Chega-ekspozicio, sed ne vidas ĉion ĉar mi estas tiom laca, ke mi sidiĝas por iom dormeti...

Poste al Lorico Training Centre por instrui. Venadas dum la unua duonhoro homoj, kaj fine mi havas 13 lernantojn, el kiuj 7 venis al la antaŭa leciono, dum ili ne devus veni pro tio ke ni laboras en du grupoj...