la 19an de marto 2013

Kiel okazos poste preskaŭ ĉiu-tage, mi veturis matene kun mia gastiganto al la urbo. Li lasis min ĉe la 'Palácio do Governo', kie mi post iom da serĉado trovis la administrejon de la ĉefministro. Oni diris ke li intencis tiun tagmezon flugi al Indonezio kaj forestos dum la cetero de la semajno. Post kiam mi demandis ĉu tiam eblus fari rendevuon kun li por lundon, la 25an de marto, la sola ebla tago ĉar mi mem forflugos la sekvontan tagon, iu montris al mi la vojon al lia oficejo. La sekretariino aŭskultis min, notis mian telefonnumeron kaj promesis fari sian plejeblon.

Mi eliris kaj iom promenis laŭ la marbordo ĝis mi trovis turisman agentejon kie mi povis ricevi mapon de la urbo. Al la akceptistino mi parolis pri Esperanto. Pro tio ke la urbo ne tro grandas, mi faris plejparton de la enurbaj distancoj piede kaj mapo estis granda helpo. Mi direktiĝis nun al la nacia radio kaj televido (RTTL – Radio e Televisão de Timor Leste), kie mi demandis la akceptistinon kie mi povus intervjuiĝi.

La interparolo kun la direktoro daŭris pli longe ol mi kutime bezonis en Indonezio por ricevi intervjuon. Venis la ĉefo de la radio-programado, kaj plia persono kaj ili kune cerbumis. Montriĝis ne facile enmeti la intervjuon en la laŭ ili plej taŭga programo ĉar por la morgaŭa elsendo la temo por ĝi jam fiksiĝis kaj la sekva elsendo de tiu programo estos nur post semajno, kiam mi jam ne plu estos en la lando. Alia ebla programo postulus laŭ ili plian personon, iun orienttimoranon kiu atestas pri siaj spertoj. Ili diris ke mi unue iru al aliaj lokoj kiel al la universitato, kaj se mi trovas iun kiu interesiĝas, tiu venu kun mi por intervjuo, kiu estos poste elsendata. Mi argumentis ke se homoj unue aŭdas pri la lingvo estos pli facile paroli pri ĝi en tiaj lokoj kiel la universitato. Fine ili decidis ke ili intervjuos min tuj kaj elsendos la intervjuon posttagmeze en la indonezilingva novaĵprogramo Aktualitas.

La intervjuo okazis en oficeja ĉambro en ĉeesto de pluraj radio-prezentistoj kaj per voĉoregistrilo. La kondiĉoj do multe malsamis ol en la indoneziaj radiostudioj. Sed post la intervjuo komenciĝis neformala parolado kun la tieaj oficistoj en kiu ili esperimis deziron lerni la lingvon. Kiam mi forlasis la oficejon tagmeze ni estis jam interkonsentintaj pri plurtaga kurso ekde la sekva tago.

Mi promenis sub la varmega tagmeza suno en la direkto de la plej proksima ĵurnalo-oficejo. Survoje mi trafis indonezian manĝejon kaj mendis la solan vegetaran pladon (kun peto veganigi ĝin) kaj malvarman teon. Kiam mi volis pagi montriĝis ke mia bileto de 20 usonaj dolaroj (la sola bileto kiun mi kunhavis en la loke uzita mono) estis tro malnova kaj pro tio ne akceptebla... La estrino diris ke mi pagu la du dolarojn alian fojon. Mi povis fari nenion alian ol danki kaj foriri. 

Ek al la oficejo de ĵurnalo Timor Post. Ili ja volis intervjui min, sed ne eblis tuj, ĉar oni ankoraŭ estis verkantaj artikolojn por la sekvtaga ĵurnalo. Anstataŭ atendi mi iris al la sekva ĵurnalo-oficejo, nur kelkdek metrojn for.

La oficejo de Diário aspektis multe pli luksa kaj moderna ol tiu de Timor Post. La ĉefredaktoro ne ĉeestis, sed mi rajtis telefoni lin. Li konsentis pri intervjuo kaj iu el la oficistoj intervjuis min mallonge. Ree al la Timor Post, kie mi atendante iom babilis kun tre simpatia oficistino. Ŝi instruis al mi kelkajn vortojn en la tetuma lingvo, unu el la du oficialaj lingvoj de la lando (la alia estas la portugala). Du ĵurnalistoj intervjuis min kaj poste mi iris direkte al la sekva ĵurnal-oficejo.

Survoje mi renkontis interalie la oficejon de la Internacia Organizaĵo por Migrado (poste mi aŭdis ke tie daŭre loĝis unu kamboĝa familio). Iom pli for mi trafis la oficejon de la nacia junularkonsilio de Orienta Timoro. Mi imagis ke tio povus esti tre bona loko por diri ion pri Esperanto kaj eniris. La ĉeestanta virino diris ke ŝi ja interesiĝas pri la lingvo kaj pri instruado de ĝi en la konsiliejo, kaj promesis kontakti min. Mi rajtis uzi la interreton kaj rapide respondis kelkajn mesaĝojn antaŭ ol hasti al la oficejo de la Independente.

Preskaŭ ĉiuj jam ŝajnis pretaj forlasi la oficejon, sed Mouzinho Lopes de Araujo, la direktoro kaj fondinto de la enterpreneto intervjuis min. Bedaŭrinde mi devis iom hasti, ĉar mi havis rendevuon en kafejo kun mia gastiganto kaj Josh Trindade, alia Couchsurfing-membro. Mouzy, kiel oni kutime nomas lin, afable veturigis min tien per sia motorciklo, tiel ke mi ne tro multe malfruis. Ĉeestis ankaŭ bulgara Couchsurf-membro, tiel ke ni estis kvaropo kvarnacia. La interesa afero rilate Esperanto estis ke Josh estas konsilisto ĉe la prezidento. Kiam mi montris al li la libron Timoro – la plej granda ekstermejo de la mondo, li proponis transdoni ĝin al la prezidento (ĝis nun mi ne havas novaĵojn pri tio). Hejmenveninte ankoraŭ ne estis tempo por dormi kaj ni promenetis laŭ la marbordo tuj apud la dometo. La temperaturo je tiu horo estas tre agrabla, same kiel la sono de la ondetoj alvenantaj ĉe la plaĝo. Bela maniero fini plenplenan tagon.