Sabato plena je lecionoj (10/12/2016)

Matene denove leciono por la komencantoj, kaj tagmeze por la komencintoj, al kiuj mi po du horojn instruis. Revene hejme, post malfrua tagmanĝo, iom da ripozo kaj verkado. 

Je la 18-a horo unuhora leciono al infanoj kaj junuloj de la kvartalo. Ni ne plu lasis la plej etajn infanojn veni, sed nur tiujn kiuj jam scipovas skribi. Venis knabo 7-jara, du 9-jaraj knabinoj kaj kvar 20-jaruloj. Ĉe la fino aldoniĝis junulino. Al ŝi kaj la kvarj junuloj mi donis la gramatikon en la tetuna. Sur la foto vi vidas ankaŭ José kaj la filineto. Post la vespermanĝo venis Teofilo, kaj kun José ni triope laboris pri la stampo kiun ni volis farigi, kaj Teofilo korektis kaj aktualigis la tetunan tekston pri 'Kio estas Esperanto?' en mia retejo. Ni priparolis la faldfolion kiun ni volas disdoni okaze de la Zamenhoffesto. Kvankam jam malfrue mi verkis tagajn raportojn por mia retejo kaj mezvojan raporton por Edukado.net.