la 21an de marto 2013

Hodiaŭ mi nepre devis unue ŝanĝi monon. Estis diversaj eblecoj kaj neniu ĝis nun povis diri al mi la plej bonan. Do mi vizitis unue bankon. Ĝi donis bonegan kurzon, 125 dolarojn kontraŭ 100 eŭroj. Sed! Ĝi deprenis diversajn kostojn, tiel ke la fina rezulto estus nur 93 dolaroj! Tio estis ridinda do mi iris al Western Union. Survoje kelkaj viroj proponis ŝanĝi monon. La plej bona kurzo kiun ili proponis estis 115 dolaroj. Evidentiĝis ke Western Union donis 114 dolarojn. Bone, tion mi do faris. La diferenco kun la sustrata interŝanĝo ne sufiĉis por riski ion ĉar ili povas doni falsan monon aŭ aliel trompi dum la interŝanĝo. La kurzo estis malpli bone ol en Indonezio, sed mi ja ne antaŭekonsciis pri tio. Nun mi scias pro sekva fojo...

Finfine havante monon, mi promenis al la restoracio kie mi manĝis antaŭ du tagoj kaj pagis mian ŝuldon. Ĝi estis plimalpli survoje al la radio, kie mi retumis antaŭ kaj post la dua leciono. Retumante mi eksciis ke miaj mesaĝoj al kelkaj yahoo/google-listoj ne estis vanaj. Venis jam mono sufiĉa por ebligi partoprenon de orienttimoranoj al la Indonezia Esperanto-Kongreso, kaj tio tre ĝojigis min. Vespere mi laboris pri la dua bulteno por tiu kongreso. Urĝis sciigi kelkajn praktikajn aferojn al la partoprenontaro. Post tio mi promenis iom laŭ la tuj apuda marbordo, ĝuante la je tiu horo freŝan aeron.