la 18an de marto 2013

Iom post la unua horo posttagmeze mi alvenis en Dilio, ĉefurbo de Orienta Timoro. La aviadilo haltis precize antaŭ la enirejo de la flughaveno. Unue oni iras tra la ekstera, mallonga, kovrita koridoro kaj poste eniras la unuan ĉambron, kie oni pagas por la enirvizo. En la sekva ĉambro oni plenigas formularon, kiun oni kune kun la pasporto donas al la oficisto. Sekvis iom da demandoj pri la kialo veni al la lando (ĉe tiaj instancoj mi hezitas diri la veran kialon, por eviti enirproblemojn) kie mi tranoktos, kian laboron mi faras en Belgio (ĉar ankaŭ mia laboro koncernas enmigrintojn kaj mi parolis la indonezian, la oficisto estis tre afabla). Mi ricevis do relative facile enirvizon kaj pluiris al la halo por preni mian dorsosakon.

La flughaveno estas tre malgranda. Ĝi havis nur unu kafejon, neniun monmaŝinon aŭ monŝanĝejon. Ĉar mi ankoraŭ ne sciis kiel atingi la domon de George, mia gastigonto de Couchsurfing (pri kiu mi ja sciis ke li ankoraŭ laboras tiumomente en la urbo sed loĝas eksterurbe) mi provis telefoni lin, sed per mia indonezia telefonnumero tio ial ne funkciis. Taksiistoj volis veturigi min al la urbo, sed tio kostis enorme kaj mi ege malŝatas uzi taksiojn sen mezuriloj pri la distanco kaj la sumo kiun oni devas pagi. Do mi petis helpon ĉe iu kiu estis laboranta tie, kaj ŝi trovis por mi la ĝustan personon: la ĉefo de la sekurecoficejo. Li permesis ke mi uzu lian telefonon, tiel ke mi povis paroli kun mia gastigonto. La ĉefo ne plu havis multe da laboro, ĉar venis tiutage nur unu aviadilo. Li proponis veturigi min al la urbo kaj antaŭ ol lasi min tie kie mi devus renkontiĝi mian gastigonton, li montris al mi iom la urbon.

Anstataŭ en la kafejo proponita de George, mi atendis en la lobio de apuda hoteleto (ĝi allogis min pro tio ke estis libroŝranko en ĝi, videbla de ekstere) kaj tie komencis babili kun la du akceptistinoj pri Esperanto. Ili interesiĝis kaj precipe donis al mi iom da telefonnumeroj de homoj kiuj povus esti kontakpersonoj por mia laboro (fine mi ne bezonis tiujn, ĉar mi sekvatage jam mem trovis homojn kiuj volis lerni Esperanton). Kiam la gastigonto venis, ni iris unue butikumi kaj poste al lia dometo ĉe la plaĝo... Post la kuirado kaj vegana vespermanĝo li lasis min sola ĉar li volis viziti amikinon. Dume mi legis la libreton Timoro – la plej granda ektermejo en la mondo de Miguel Faria de Bastos. Ĝi temas klare pri Orienta Timoro kaj mi intencis sekvatage iri al la ĉefministro por donaci ekzempleron al li, do mi devis scii pli bone la enhavon de ĝi. Frua enlitiĝo pro laco.