Unua tetun-leciono, vizito al la nacia radio (RTTL), al CNJTL kaj aliaj oficejoj (06/08/2014)
Ĉi tiu paĝo temas pri unu tago el la instruvojaĝo al/en Orienta Timoro. Iru al la ĉefpaĝo pri instruvojaĝoj por legi pli.
Post mia unua leciono de la tetuna (kiu okazos de nun ĉiu-matene de la 8a30 ĝis la 12a30 ĝis inkluzive la 15an de aŭgusto, entute ok fojojn) mi renkontiĝas kun Maia, kiu ankaŭ pretas gastigi min. Ŝi estas ege simpatia. Mi ekscias ke ŝiaj gepatroj loĝas en la distrikto Baucau kaj ke ankaŭ ili bonvenigus min. Plie, ŝia patro estas ĉefo de la subdistrikto Vinilale kaj povos helpi min kontakti homojn en la subdistrikto. Ŝi kaj la amanto trarigardas la tetunan tradukon de la ŝlosilo, kaj donas valorajn komentojn.
Mallongaj vizitoj al respektive
la nacia radio (RTTL): interparolo kun José da Silva pri la instruhoroj kaj -tagoj.
la Nacia Junularkonsilio (CNJTL): la ĉefo Leo ne ĉeestas, sed mi ricevas lian telefonnumeron.
la Bahaa Centro: survoje al la Junularkonsilio mi hazarde vidis ĝin kaj decidis ankaŭ ĝin vizito. La irandevena aŭstralia ĉefino Vahida, hazarde alveninta dum mi petas de ŝia ĝardenisto ŝian telefonnumeron, promesas demandi al la asembleo tiun vesperon ĉu ili volas E-enkondukon aŭ -lecionojn aŭ ne. Ŝi avertas ke estas jam okazas multaj kursoj en la centro kaj ke ne estas laŭ ŝi liberaj horoj (ŝi ne jam retelefonis sabate). Ni interparolis en la angla.
la kvartalĉefo: li donas permeson uzi la salonon sed demandas kiel mi trovos la lernantojn. Mi pripensas ke estus bone se li komunikus la kurson al la instruistoj. Li pretas komuniki al tiuj kelkaj instruistoj kiuj loĝas en la kvartalo, kaj konsilas ke mi mem iru al la proksima lernejo por tie konvinki la instruistojn. La salono ne havas seĝojn, sed tiujn oni povas alporti el la apudaj domoj. Li ne petis leteron (kiun mi jes ja verkis).