Kvin lecionoj (13/12/2016)

Frumatene mi jam ekiris, sed mankis publika transporto. Mi promenis ĝis la pli granda vojo kaj telefonis al Francisco por ke li venu per sia motorciklo. Alveninte ĉe UDS mi instruis por la unua fojo al la matena grupo: temis precipe pri adoleskuloj. Poste du lecionoj en la universitato. Post tiuj, mi iris kun unu el la studentinoj al la biblioteko, ĉar mi ŝatus scii ĉu la tie metitaj libroj efektive estas pruntepreneblaj, kaj ŝi ne kuraĝis iri sola pro tio ke temas pri alia fakultato. Ni ne povis testi ion ajn, ĉar la biblioteko ankoraŭ ne malfermiĝis. Sub pluvo ni iris al la bushaltejo kaj atendis tie sub pluvego. Finfine mi povis kapti buseton kaj reiri hejmen. Elirinte la buson, mi devis senŝuiĝi por trairi la grandajn flakojn sur la vojeto al mia portempa domo. Mi havis nur malmulte da tempo por manĝi, ripozeteti kaj duŝiĝi antaŭ ol reiri al la urbo. Francisco helpis min butikumi por la festo de la sekva sabato, kaj poste mi instruis al la plej juna grupo, nun kun 29 infanoj inter 6 kaj 14 jaroj, kaj du instruistinoj. Poste unua leciono, du-hora, al 11 lernantoj, inter 11 kaj 18 jaroj, preskaŭ ĉiuj knabinoj. Ĉiuj volis post la leciono fotiĝi aparte kun mi. Ĉar jam estis la 20a30 ne eblis plu iri hejmen per publika transporto. Do Franciso veturigis min hejmen, kie li kaptis la okazon konatiĝi kun José, la prezidanto de la Esperanto-klubo.