[EO] Anonco pri la dua vojaĝo

Plaatsingsdatum: Jun 16, 2014 11:19:31 AM

Pro kompleteco, 7 semajnojn antaŭ ol mi estos jam survoje inter Belgio kaj Balio (de kie mi pluflugos al Dilio), mi komencas ĉi tiun blogon per mesaĝo kiun mi sendis al pluraj retlistoj la 18an de marto 2014 kaj kies enhavo daŭre tute validas:

"Saluton!

 

Antaŭ precize jaro mi alvenis unuan fojon en mia vivo en Dilio, la ĉefurbo de Orienta Timoro. Dum unu semajno mi provis interesigi homojn pri Esperanto. Tio rezultis en kursetoj kaj po artikolo en kvar gazetoj. Du el miaj tieaj lernantoj mallonge post mia foriro partoprenis la unuan Indonezian Esperanto-kongreson.

La 5an de aŭgusto ĉi-jare, post preskaŭ du-taga vojaĝo, mi alvenos duan fojon en Orienta Timoro, kaj ĉi-foje restos ĉirkaŭ 5 semajnojn. La 17an de septembro mi forflugas el Balio, Indonezio al Belgio. Ankoraŭ ne fiksiĝis la dato de vojaĝo de Dilio al Balio. Dependos ankaŭ de ricevo aŭ ne de vizo-plilongigo en Dilio. Sed mi certe ankaŭ en Balio ne pasigos la tagojn pasive.

Pro la pli longa restado en Orienta Timoro eblos atingi pli da homoj, verŝajne ankaŭ en aliaj partoj de la lando. La celo estas plifortigi kaj plidisvastigi la nunan intereson pri Esperanto. Por ke mi povu tion fari, ĝis nun individuaj esperantistoj, la Esperanto-klubo de Bruselo kaj Esperanto Internacia jam sponsoras la vojaĝon. Se ankaŭ vi volus tion fari, tio eblas per ĝiro al mia UEA-konto, hego-v. Eblas ankaŭ pere de KAEM (konto 'azio') kun mencio: 'instruado en Orienta Timoro' (ne forgesu la mencion). Krom la vojaĝkostoj, necesos aĉeti instrumaterialojn, kaj pagi vizojn, kaj simile. Kompleta listo havebla por interesiĝantoj.

 

Se vi havas demandojn aŭ volas pliajn informojn, bv. kontakti min rete pere de mia persona retadreso (adreso forigita por ĉi tiu blogo).

Multan antaŭdankon!

Heidi Goes"