De tempo al tempo mi rakontas pri (la historio de) la movado en Indonezio aŭ pri miaj instruvojaĝoj al Indonezio, kaj lastatempe, ankaŭ pri Orienta Timoro. Por mem ne forgesi pri ili, kaj eventuale instigi ankaŭ vian klubon aŭ asocion inviti min por paroli pri unu el tiuj temoj, mi listigas ilin ĉi tie. Se tiu prelego estis ie menciita en raporto aŭ gazeto, mi aldonas. La listo de antaŭaj prelegoj eble ankoraŭ ne estas kompleta ĉar mi ne tuj komencis la liston kaj eble ion forgesis. Bonvolu kontakti min se vi scias pri iu prelego pri kiu mi forgesis! Por veni prelegi mi ne petas honorarion, sed ja la vojaĝkostojn. Estus bele se al tio aldoniĝas subteno por miaj vojaĝoj aŭ por la movado. Venontaj prelegoj (unue la plej fruaj) 18/9/2013 - Bruselo, Belgio Okazo: Kutima kunveno de la loka klubo. Temo: Konatiĝo kun Orienta Timoro. Pri la historio de Orienta Timoro, la aspekto de la nuna lando, kaj mia agado en Orienta Timoro (18-26/3/2013) Daŭro: 18h30-20h 30/9/2013 - Tienen, Belgio Okazo: Kutima kunveno de la loka klubo 'La Hirundo'. Temo: ne jam fiksita Daŭro: 19h-?? 25/9/2013 - Gento, Belgio Okazo: Kutima kunveno de la loka klubo 'La Progreso'. Temo: Konatiĝo kun Orienta Timoro. Pri la historio de Orienta Timoro, la aspekto de la nuna lando, kaj mia agado en Orienta Timoro (18-26/3/2013) Daŭro: 20h-21h30 Pasintaj prelegoj (unue la plej lastaj) 2013 11/5/2013 - Duisburg, Germanio Speciala renkontiĝo de la Duisburga Esperanto-grupo Temo: Esperanto-agado en Indonezio Daŭro: 16h30-18h15 La
kunveno komencis per manĝado de kukoj kaj babilado. La prelego mem
estis kvazaŭ resumo de ĉiuj kvin instruvojaĝoj kiujn mi jam faris al
Indonezio. Mallonge mi ankaŭ parolis pri Orienta Timoro. Daŭro: 20h10 - 21h15 Pri la historio de Orienta Timoro, la aspekto de la nuna lando, kaj mia agado en Orienta Timoro (18-26/3/2013) Daŭro: 12h15-12h45 13/2/2013 - Vieno, Aŭstrio Okazo: Eksterordinara kunveno de la loka klubo Daŭro: 19h-21h Temo: La nuna Esperanto-movado en Indonezio 14/2/2013 - Linz, Aŭstrio Okazo: Kutima kunveno de la loka klubo Daŭro: 17h-19h Temo: La nuna Esperanto-movado en Indonezio Surbaze de tiu prelego aperis poste artikolo en Esperanto Aktuell (2013/2). 2012 26/9/2012 - Bruselo, Belgio Okazo: Semajna klubvespero de la Brusela Grupo Esperantista Daŭro: 18h30-20h30 Temo: Instrui Esperanton en Indonezio 1/2/2012 - Bruselo, Belgio Okazo: Semajna klubvespero de la Brusela Grupo Esperantista Temo: La E-movado en Indonezio Pro malfrua anonco, teknikaj mankoj kaj neatendita eksterlanda gasto (Giorgio Silfer, kiu ankaŭ prelegis) mia prelego estis mallongigita al nur duona horo. 2011 10/12/2011 - Hago, Nederlando Okazo: Zamenhoftago Temo: miaj travivaĵoj en Indonezio, kie mi tiam jam du fojojn instruis. Post la prelegoj okazis komuna manĝo kaj kvizo. Aperis bela foto de la grupo de la festantoj kaj raporto en Fen-X, 17/2 (marto-aprilo 2012): p. 4. 1/11/2011 - Antverpeno, Belgio Okazo: kutima vendredvespera kunveno de la klubo La Verda Stelo kaj kadre de la prelegserio Vila Cabral Temo: Aktuala situacio de la Esperanto-movado en Indonezio 2010 13/5/2010 - Antverpeno, Belgio Okazo: Beneluksa Kongreso. Daŭro: 13h30-15h Temoj: La Esperantomovado en Indonezio - historie kaj nuntempe Mallonge menciita en raporto pri la kongreso en Fen-X, 15/4 (julio-aŭgusto 2010): p. 7. Krome en Horizontaal (informo sekvos). 2008 3/5/2008 - Gotenburgo, Svedio Okazo: Sveda Esperanto-Kongreso Temoj: 9h30-10h30: La historio de la Esperanto-movado en Afriko 11h - 12h: La historio de la E-movado en Indonezio. Menciita en interalie en La Espero. |