Novaĵoj!

Plaatsingsdatum: Feb 10, 2013 3:15:59 PM

Saluton,

Okazas multo en Indonezio, kaj aliflanke necesas helpo por povi fari eĉ pli. Jen resumo, kun ligiloj al pli longaj tekstoj por tiuj kiuj interesiĝas.

Instrumaterialoj

La Oceania Komisiono subtenas per antaŭmendo de 200 ekzempleroj la eldonon de la traduko de la lernolibro Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. La traduklaboro finiĝis, kaj momente la eldonanto priokupiĝas. Ĝi estos presita ĉi-monate. La celo estas ke ĝi alvenos sufiĉe frue en Indonezio por esti aĉetebla (malmultkoste) en la unua Indonezia Esperanto-kongreso.

La indonezia ŝlosilo, eldonita en 2009 kaj disdonita en Indonezio dum pluraj instruvojaĝoj de Tatjana Loskutova kaj Heidi Goes preskaŭ elĉerpiĝis. Por reeldoni ĝin en pli granda kvanto (5000), kaj presigi ĝin en Indonezio, ni bezonas 1000 eŭrojn. Se ni havas iom pli, ni povas ankaŭ dissendi ilin senpage. Ĉu vi volas helpi?

Kongreso

La unua indonezia Esperanto-kongreso okazos de la 5a ĝis la 8a de aprilo. Aliĝis nun preskaŭ 50 personoj, el kiu 15 eksterlandanoj. Ĉar ni rimarkis ke la kotizo, kiu por indonezianoj jam estis malpli alta ol la vera kosto, tamen estis troa problemo por multaj indonezianoj, ni antaŭ kelkaj tagoj diskonigis ke ni duonigas por ili la kotizon. La kongreso, kaj certe tiu granda rabato tute ne estus ebla sen la jam granda financa subteno de kelkaj organizaĵoj kaj individuoj.

Danke al kelkaj helpemaj eksterlandanoj estos dum la kongreso diversnivelaj kursoj, ebleco por ekzameniĝi, prelegetoj pri Pasporta Servo kaj la Delegita Reto, aŭkcio, oratora konkurso, ktp.

Se ankaŭ vi volas helpi legu ĉi tie kiel vi povas tion fari. Antaŭdankon!

Bulteno

Jam aperis 4 numeroj de la bulteno Esperanto en Indonezio. La ĉefredaktoro, kiu rezignis pro personaj kialoj, faris tiun laboron kun zorgo kaj kompetento kaj ni dankas lin pro tio. Nun ni serĉas novan redaktoron, se eble indonezianon. Tamen eble en la komenco estus bone se iu eksterlanda spertulo povas helpi.

La tempolimo por sendi al la redakcio (redakcio-ideo@googlegroups.com) viajn artikolojn estas la 15a de majo. Do, sufiĉe da tempo por verki viajn raportojn pri la indonezia kongreso!

Instruvojaĝoj

En decembro Heidi Goes vizitis Indonezion (aperis poste unu artikolo en Detik.com sekve de la renkontiĝo kun ĵurnalistino). Pasintmonate Tatjana Loskutova instruis dum tri semajnoj en Bandung, Jakarta kaj Batam. En marto-aprilo Heidi vizitos Malajzion (Kuala Lumpur), Indonezion kaj, por la unua fojo, Orientan Timoron por ĉiuloke instrui aŭ enkonduki Esperanton.

Azia Kongreso

Ilia Sondang Dewi partoprenos la Azian Kongreson en Israelo. Tio ne facilas el logistika/viza/finacna vidpunkto, sed feliĉe almenaŭ la financa parto estas jam preskaŭ tute solvita (kun danko al KAEM kaj iu bonvola esperantistino). La avantaĝo estas ke ŝi povos vidi, kun la tiam ĵus pasinta sperto pri la indonezia kongreso, ĉu vere ankaŭ la indonezia movado kapablus organizi Azian Kongreson. Verŝajne estas la unua fojo ke partoprenos aktiva indonezia esperantistino. Rakontante pri la indonezia movado kaj pri la indonezia kulturo, ŝi certe riĉigos la programon.

Kontakto kaj turismaj vojaĝoj

Pli kaj pli da esperantistoj vizitas Indonezion ankaŭ ne-instrucele... Se vi volas kontakti indonezianojn, vi povas trovi retadresojn kaj telefonnumerojn de kontaktpersonoj kaj ligilojn al la Facebookpaĝoj en la retejo pri la indonezia movado. Estas bone scii ke indonezianoj pli facile kontakteblas per Facebook ol per la retadreso. Se vi volas ke en kelkaj urboj la grupo kunvenu okaze de via vizito, bonvolu kontakti ilin sufiĉe frue! Kaj se necese, ne hezitu, se vi jam estas surloke kaj ne ricevas respondon, telefoni al la kontaktpersono(j). Se vi sukcesis kunvenigi grupon kaj eble tie prelegi pri via lando aŭ io simile, bv. ne forgesi verki ion por nia bulteno.

Prelegoj

Heidi Goes kelkfoje prelegas pri Indonezio, pri la nuna kaj historia movado. La tuj sekvaj prelegoj okazos la 13an en Vieno kaj la 14an en Linz, ambaŭ en Aŭstrio.

Komuniko

La unua komuniko pri 'Justa Komunikado' haveblas ankaŭ en la indonezia.

Subteno

Bonvenas subteno plurspeca por la indonezia movado, ekz. por represo de la ŝlosilo, por la instruvojaĝoj, ... kaj ankaŭ por la kongreso. Se vi volas finance helpi, bv. ĝiri al iesa-p ĉe UEA kun mencio de la celo. Rigardu ĉi tie kiel fari tion. Multan antaŭdankon.