la 10an de marto 2013

Al Indonezio

Kvankam mi havis nur 4 horojn por dormi, mi eĉ pli frue ol necese vekiĝis… Post duŝado, pakado kaj matenmanĝo Jan kaj ŝia patrino veturigis min al la stacidomo. Kvankam mi estis tie nur dum mallonga tempo, kaj malgraŭ tio ke jam en majo ni revidiĝos (Jan kaj ŝia patrino venos al mia urbo dum du monatoj pro staĝo de Jan), la adiaŭo estis iom emocia. Mi prenis trajnon al KL Sentral, kaj poste buson al la LCCT-flughaveno. Tiun malpli grandan flughavenon mi jam konas. Mi memoris ke en julio mi estis tie du fojojn, saltanta per lambastonoj… La duan fojon mi ne estis sola tie, sed kun Wim Posthuma kaj 13 indonezianoj, atendante flugon al Hanojo. Ni tiam festis la 125-jariĝon de Esperanto meze de tiu halo, meze de la nokto... Belaj memoroj. Sed nun… ek al Makassar!

Alveninta en Makassar, ankoraŭ en la aviadilo, min alparolis juna kanadano kiu volis helpon por serĉi tranoktadon. Mi diris ke mi mem tranoktos ĉe membro de Couchsurfing, sed ke eble ŝi aŭ iu alia el tiuj kiuj venos al la flughaveno scias iun taŭgan lokon por li. Antaŭ ol eliri la halon necesis iri al la enmigrad-oficejo por plenigi formularon por ricevi vizon. Dum mi atendis mi povis amuzi la oficistojn ŝercante en la indonezia lingvo. Tamen mi ne kuraĝis sciigi al ili la veran kialon por mia veno, por ne riski ne ricevi vizon. Louis ne kunhavis monon por la vizo do mi povis helpi lin per tio. Ni estis preskaŭ la lastaj por preni la pakaĵojn, li repagis al mi kaj ni eliris. Fadly, E-komencanto kiu laboras en la flughaveno sed tiutage havis liberan tagon, bonvenigis nin kaj ni iris al lia oficejo, kie ni iom babilis. Ni devis atendi la venon de Eva, ĉe kiu mi tranoktos. Intertempe mi provis preni monon ĉe la monmaŝino, sed mi ne sukcesis. Mi komencis dubi ĉu la banko plenumis mian peton por malbloki mian bankkarton por monprenoj ekster Europo. Kiam Eva venis, ŝi konsentis veturigi Louis al iu malmultkosta tranoktejo, sed survoje ni decidis unue iri manĝi triope. Estis granda restoracio kun muzikgrupo kiu ludis dancigan muzikon (sed ŝajne ne estis la celo ke oni dancu, do mi ne povis danci) La manĝo bonegis. Mi provis mian telefonnumeron kiun mi ankoraŭ havis de mia decembra vizito (kutime mi devas aĉeti novan numeron ĉar la numero post kelkaj monatoj ne plu validas se oni ne aldonas monon al ĝia kredito, sed nun ĝi devus funkcii) sed ĝi ne funkciis… evidentiĝis ke tiu kompanio ankoraŭ ne havas atingeblecon en orienta Indonezio… Post la manĝo ni veturigis Louis al iu malmultekosta hotelo kaj iris hejmen. Mi ankoraŭ iom laboris komputile, enlitiĝis kaj… maldormis dum preskaŭ la tuta nokto.