la 4an de aprilo 2013

Matene mi pakis miajn aĵojn, elhoteliĝis, portis la pakaĵojn al la oficejo de Ilia kaj iris al 'mia laboro'. Post tiu tria kaj lasta leciono la virinoj volis inviti nin (ankaŭ Pietro venis por la lasta leciono) manĝi tie, sed mi tute ne havis tempon. Venis telefonvoko de Ilia, ke jam alvenis pluraj eksterlandanoj, kaj ke restas tiom da farenda laboro kaj ke ŝi mem devos eliri baldaŭ el la oficejo por aranĝi aferojn ktp.... do mi reiris al ŝia laboro kaj manĝis kiel tagmanĝon du bananojn donacitajn de unu el la radio-oficistinoj...

Necesis elpresi la informfolion, la ekzamenojn kaj la administrajn paperojn rilatajn al la ILEI-ekzamenoj. Post tio mi iris al kopiejo, kie mi petis la deĵoranton kopii la informfolion (malgranda, tiel ke eniris tri en unu A4-paĝo). Mi rakontis, ke mi ankoraŭ devis iri al la poŝtoficejo por preni pakaĵon (da libroj Esperanto dengan Metode Langsung) kaj unu el la oficistoj, kiu poste evidentiĝis esti la ĉefo de la kopiejo proponis mem veturigi min tien per motorciklo. Dankeme mi akceptis. La poŝtoficejo estas la plej granda en Indonezio, ĉar la centra oficejo de la ĉefurbo. Ni ŝajne unue alvenis en malĝusta parto de la oficejo, kaj oni gvidis nin al tute alia parto trans interna korto. Evidentiĝis tie, ke fakte necesis unue pagi la imposton ĉe alia budo, sed ke ĝi tiumomente jam ne plu funkciis. Ĉar mi esperis vendi multajn librojn ĉe la kongreso, mi volis tamen kunporti la pakaĵon. La oficisto proponis pagi la imposton al li, kaj ke li mem iros paĝi ĝin sekvatage ĉe la ĝusta budo. Do bone.

Tiel farinte, ni reiris al la kopiejo. Dum atendado mi babilis kun la oficistoj tie. Ŝajnis ke ili, jam ofte vizitataj de Ilia, jam havis ideon pri tio, kio estas Esperanto. Kun preskaŭ ĉiuj kopioj faritaj necesis jam foriri al la loko, kie oni povus facile kaj bele tranĉi la foliojn, ĉar tiu paperejo estis fermonta la pordojn. Pro la pluvo ni iris aŭte, sed la trafiko malhelpis nin antaŭeniri. Kvazaŭ eterne daŭris por atingi la fakte nemalproksiman papervendejon. Ili bele tranĉis la foliojn kaj mi ĝojis, ĉar tie mi povis aĉeti grandegajn foliojn, kiujn mi jam volis aĉeti sed nenie trovis. Ilin mi celis uzi kiel tabulojn dum la kongresaj kursoj, kaze ke la veraj tabuloj ne sufiĉus. Revene mi elaŭtiĝis kun la informfolioj kaj grandaj folioj ĉe la oficejo de Ilia, lasis ilin tie kaj eliris tra la malantaŭa pordo al la kopiejo. Mi alvenis tiom pli frue ol la aŭto, ke ni jam supozis, ke la ĉefo iris unue aliloken... tio por montri, kiom malrapide aŭtoj antaŭeniras en la ĝakarta trafiko... Mi prenis la poŝtopakaĵon kun libroj kaj reiris al la oficejo. Ne plu eblis multon fari kaj mi eliris kun Jennifer kaj Alan Bischop por preni monon kaj manĝi. Revene ni ordigis la multajn pakaĵojn kiujn ni devis kunporti al la kongresejo, atendis pliajn personojn, fine plenplenigis la aŭton kaj veturis al la kongresejo. Feliĉe mi sukcesis endormiĝi dum la relative longa vojaĝo. Alveninte post noktomezo ni devis aranĝi ĉambrojn por ĉiuj gastoj (intertempe ankaŭ alvenis aŭtoj kun 11 aliaj kongresontoj) kaj poste enlitiĝis.