la 14an de marto 2013

Mi dormis iom pli longe ol kutime – ĝis la 8a – pakis kaj devis jam foriri al la flughaveno, kien Eva bonvolis veturigi min. Mi alvenis nur posttagmeze. Mia Couchsurfing-gastiganto, Norris, jam atendis min, kaj ni veturis kune per buseto al lia domo. Dum ni babilis, mi manĝis tre bongustan dolĉan manĝaĵeton kiu estis farita el kuirita banano kaj kokoslakto. Mmmm… Poste reen al la laboro… Ne jam estis certe, kie en sabato mi havus iun lecionon, kaj ni veturis per busetoj al la plaĝo por rigardi eblajn lokojn por kunveno de interesiĝantoj pri Esperanto. Telefone mi provis organizi pliajn kunvenojn kaj intervjuojn. Mi mallonge retumis en apuda retkafejo kaj enlitiĝis je deca horo (bedaŭrinde tamen malbone dormis).