la 17a de marto 2013

Vojaĝotago: al Balio

Post tre frua ellitiĝo la patro de Norris veturigis min motorcikle al la flughaveno. Bonŝance intertempe la dorsosako jam iom malplipeziĝis... sed la sako kun komputilo kaj diversaj instruiloj, revuoj kaj gazetoj daŭre pezis multe. En la flughaveno mi unue registris min kaj poste iris al la oficejo de perditaĵoj/trovitaĵoj. Unu el la deĵorantoj tie enorme fumis, do mi mallonge diris, kion mi volis diri, kaj poste diris, ke mi atendos ekster la oficejo. Iom poste ankaŭ la deĵoranto, al kiu mi estis parolinta, venis al mi. Mi devis plenigi formularon, ili petis la sekuristojn, ĉu ili ion trovis (sed tiuj ne trovis ion: ili diris, ke ili havas nur 15 minutojn por traserĉi aviadilon, kaj ke iu alia povintus preni la okulvitroj-skatoleton kun miaj orelŝtopiloj) kaj promesis kontakti la kolegojn en Makassar, sed petis min, dum mi estas en tiu flughaveno, mem kontakti la tiean oficejon de perditaĵoj/trovitaĵoj. Poste mi flugis al Makassar. Dum mi atendis la pakaĵojn, alparolis min iu deĵoranto. Mi ne memoras kion li ekzakte demandis, sed jes ke li ege miris, ke mi parolis la indonezian. Post kiam mi ricevis mian pakaĵon (kaj la deĵoranto kontrolis, ĉu mi prenis la ĝustan...) mi iris al la oficejo de perditajoj, kaj ili akompanis min al la oficejo de la sekuristoj. Ili demandis, kion ekzakte mi perdis. Mi komencis refoje klarigi kaj jam iom ekmalesperis, kiam iu inter ili prenis el la tirkesto la deziratan objekton... Mi tre ĝojis kaj ĉar iel ajn mi ankoraŭ havis multe da tempo, mi restis tie iom babilante kun ili, kompreneble precipe pri Esperanto...:-). Poste mi eksidis en la granda halo, aĉetis la gazeton Fajar kun granda artikolo pri mi kaj Esperanto, kaj uzis la sendratan retkonekton de la flughaveno por iom retbabili kaj labori.

Poste mi flugis al Balio, kie mi iris tuj al apuda hotelo. Kun amiko, kiu veturigis min motorcikle, mi iris spekti en apudmara fortikaĵo tradician dancspektaklon (Kecak-danco). Ĝi estis impresa sed ne daŭris longe. Post vespermanĝo ni veturis tra la stratoj, kien eksterlandanoj iras por danci kaj manĝi kaj trinki (drinki?), nur por spekti tion. Ni haltis momenton ĉe la monumento, kiun oni metis tie por memori la 202 viktimojn de la bomboj, kiu eksplodis tie en oktobro 2005. Estis indoneziaj islamaj ekstremistoj, kiuj celis aŭstralianojn interalie pro ties rolo en la sendependiĝo de Orienta Timoro.