la 11an de marto 2013

Post iom da matena laboro kaj matenmanĝo, Eva kaj mi iris al malnova nederlanda fortikaĵo (Fort Rotterdam Makassar), en kiu estas muzeo pri la historio kaj kulturo de la regiono (Museum I Laga Ligo). Ĉeestis ankaŭ grupo de turistoj, kies lingvon mi provis diveni. Fine mi alparolis iun de la grupo, kaj evidentiĝis, ke ili estas finnoj. La afabla alparolato iam lernetis Esperanton, miris pri mia volontula laboro kaj bondeziris por la kongreso!

Eva kaj mi iris al ŝia laborejo, Universitas 45, kie mi konatiĝis kun ŝia ĉefo. Kun Fadly, studento kaj amiko de Eva, kaj Eva mem, ni eliris manĝi. Poste ni devis reiri al ŝia laborejo por renkonti Diah (aŭ: Yayan), ĵurnalistino de la gazeto Fajar, kiu mallonge intervjuis min. Ŝi decidis aperigi artikolon el mia vidpunkto kaj pri mia laboro en Indonezio, ne rekte pri Esperanto, kaj proponis plian intervjuon sekvatage kun kolegino de ŝi.

Poste ni iris al la universitato UNHAS/Universitas Hasanuddin, kie Ryan Rinaldy aranĝis por mi intervjuon ĉe la radio de la universitato. Ryan kaj du amikoj, kiuj ankaŭ lernas la francan lingvon en tiu universitato, du studentinoj de la radio, Eva kaj mi antaŭ tiu intervjuo iom kunsidis neformale por interkonatiĝi kaj babili pri la sekvaj tagoj. La intervjuo ĉe Radio Kampus daŭris ĉirkaŭ horon. Estis mia unua, sed tute ne la lasta, radio-intervjuo dum tiu vojaĝo. La radio estas aŭskultebla de ĉiuj, kiuj loĝas en la ĉirkaŭaĵo de la universitato. Mi parolis pri tio, kio estas Esperanto, kaj Eva parolis pri la planoj por la sekvaj tagoj: instruado en Universitas Hasanuddin, Universitas 45 kaj kunveno por homoj kiuj volas fondi E- klubon.

Post la intervjuo evidentiĝis, ke Ryan sukcesis kunvenigi studentojn de la universitato por kune aŭskulti la elsendon, kaj ke ili entuziasmis pri ĝi. Eva kaj mi pasigis longan tempon survoje al ŝia domo pro trafikŝtopiĝo. Hejme ni ambaŭ faris urĝan enretan kaj komputilan laboron. Post tio ni eliris por butikumi en superbazaro kaj malfrue vespermanĝis en restoracio.