Raporto pri vojaĝo al Indonezio - decembro 2012 (Heidi)

Iom neatendite, mi faris plian, mallongan viziton al Indonezio en decembro pasintjare (alveno: 18/12, foriro 1/1/2013). La celo estis plurflanka, sed precipe temis pri propagando de Esperanto kaj de la kongreso kiu okazos en aprilo. Ĉi tie mi raportas pri tio kio rilatas al Esperanto (kun iom da eskaloj al la ĝenerala movado aŭ al antaŭaj esplor- kaj instruvojaĝoj), kaj foje aldonas iun anekdoton nerilatan al Esperanto, por ke vi kaptu iom la etoson de mia vojaĝo... Agrablan legadon!

Mi alvenis preskaŭ je noktomezo en Jakarta sed ankoraŭ kaptis buson al bushaltejo kie Emy, membro de la klubo ĉe kiu mi povis tranokti, atendis min. Nur post la 2a nokte mi povis fine post longega vojaĝo enlitiĝi. Tamen necesis frue ellitiĝi ĉar jam en la unua mateno mi havis renkontiĝon kun ĵurnalisto kaj kun du homoj kiuj laboras en la vicministerio. Ili donis konsilojn pri kiel inviti gravulojn al la indonezia kongreso en tiu burokrata lando kaj ankaŭ montris pretecon helpi kontakti pliajn ĵurnalistojn. Posttagmeze mi pretigis por enpoŝtigo kovertojn kun la kvara numero de la bulteno Esperanto en Indonezio. Tio okazis en la laboroficejo de Ilia, sekretario de la klubo de Jakarta, kaj prezidanto de la Loka Kongresa Komitatao (LKK). Ŝiaj tutnovaj kolegoj (estis ilia unua labortago) tiel ricevis ankaŭ unuan kontakton kun Esperanto. Vespere okazis en la kutima kunvenloko de Esperiga Suno kunveno kun kelkaj membroj de la LKK. Meze de la kunveno alvenis Ropesta, ĵurnalistino. Precipe Ropesta intervjuis kelkajn ĉeestantojn. Aperis artikolo kun pluraj fotoj en la populara reta gazeto Detik.com (6/1/2013).

En la dua tago mi provis rete fiksi iom da renkontiĝoj en diversaj urboj, kaj poste iris trajne al Bogor. Por tio mi uzis la trajnon de la ekonomia klaso, kaj hazarde jam estis fino de la labortago. La trajno estis tiom plena ke ne gravis ke multaj devis stari, ĉar simple ne eblis fali. Necesis iom da atento al la valizo kaj dorsosako (al tio atentigis pluraj kunvojaĝantoj mem!), sed nenio malbona okazis kaj estis interesa sperto. Tamen mi ne ŝatus ĉiutage tiel vojaĝi hejmen de la laborejo. Alveninte en Bogor, mi vizitis Rijanto Husadha, veterano kiun mi vizitis unuan fojon jam en 2004, kiam mi ankoraŭ tute ne pensis pri instruado de Esperanto en Indonezio. Ni babilis longe pri la iama 50-60aj jaroj, kiam li lernis Esperanton en Yogyakarta kun sia amiko Heroa Wibisono, kaj pri la fino de la aktiva movado meze de la 60aj jaroj sekve de la politika situacio.

La programo en la sekva tago konsistis el vizito al la kongresejo (ĉ. unu horon buse for de la urbo Bogor). Mi konatiĝis kun la posedantino s-ino Etty, kiu, kvankam videble multokupita, aŭskultis min, respondis al ĉiuj miaj demandoj kaj rondgvidis min sur la tereno, al la diversaj dometoj kiuj ĉiuj havas diversajn ĉambrojn. Kongresanoj ĉiuj loĝos en ĉambroj kun nur du gis maksimume 7 personoj (tio nur se ni atingas la maksimuman nombron de 120 kongresanoj). Inter la dometoj kaj salonoj estas verda herbejo kun kelkaj arboj kaj naĝejo. Ankaŭ Haris Adnan, prezidanto de la klubo de Jakarta, venis por viziti la kongresejon. Kune ni reiris al Bogor, kie ni tagmanĝis. Dum mi foriris al Semarang, Haris reiris al Jakarta. Mi forlasis la urbon iom post la 15a horo, kaj alvenis... sekvatage je la 7a en Semarang.

La feriperiodo evidente estas periodo por vojaĝado. La vojoj estis plenplenaj kaj la vojaĝo daŭris pli longe ol antaŭvidita pro tio ke la aŭtoj kaj busoj apenaŭ plu sukcesas antaŭeniri. Fakte, ĉiuj miaj busaj vojaĝoj dum ĉi tiu vizito daŭris pli longe ol kutime. En tiu tago mi precipe provis rete enordigi kunvenojn kaj iomete turismumis. Ni planis viziti ĉinan templon, sed mi rezignis ĉar oni havis du prezojn: por indonezianoj kaj por 'fremduloj'.

En la kvina tago mi vizitis unu el la filoj de la jam forpasinta veterano LIEM Tjong Hie por mallonga babilado. Li rakontis ke li tute ne konsentis kun la ideoj de sia patro pri lingvoj kaj ne interesiĝis pri Esperanto, sed li tamen ĝojis renkonti min, kaj aŭdi pri la progreso kiun la movado, pri kiu lia patro tiom laboris, spertis de post nia antaŭa renkontiĝo, en novembro 2009. Samtage mi renkontis iun kiu havas kontaktojn kun ĵurnalistoj. Aliaj homoj kiuj promesis veni, ne venis. Pro malfruega fiksado de la kunvenloko kaj -horo (pro provo trovi lokon kaj horon taŭgan por ĉiuj el la kelkaj esperantistoj/interesiĝantoj en Semarang), estis ankaŭ malfacile sciigi sufiĉe frue al multe da homoj kiuj eble havus intereson, bedaŭrinde. Posttagmeze mi foriris al Yogyakarta per buseto. La vojaĝo daŭris 6-7 horojn anstataŭ la kutimaj 4... Amiko venis preni min ĉe la busstacio kaj ni iris manĝi en bela vegana restoracio. Mi gastis ĉe mia antaŭa gastpatrino. Mi renkontis ŝin unuan fojon antaŭ 18 jaroj kristnaske kiam mi unuan fojon estis en Indonezio (tiam por preskaŭ tuta jaro) kaj ĉiu-foje kiam mi estas en Yogyakarta, ŝi tre kore akceptas min. Bedaŭrinde de du jaroj ne plu kun la patro.

La 24an de decembro mi ekskursis al la ĉirkaŭaĵo de la vulkano Merapi, kiu erupciis lastfoje en 2010, du semajnojn post mia dua vizito Esperanto-rilata. Pro tio multaj homoj forlasis la urbon, kaj la tiama ĵus starigita grupo ne sukcesis kunveni. Post la ekskurso mi aĉetis flugbileton reen al Jakarta, por ne denove devi sperti la malfruojn laŭ la vojo kaj eventuale riski maltrafi mian flugon al Belgio. Manĝanta en la sama restoracio kiel en la antaŭa tago, mi renkontis tute hazarde amikinon kiu same kiel mi estas vegano kaj kiu havas la saman gastpatrinon kiel mi. Do, ŝi estas fakte ankaŭ iel mia fratino. Estas tre agrable se oni povas eĉ hazarde renkonti amikojn en fremda lando... (nu, bone, ne plu tiom fremda...). Vespere mi, unuan fojon post multaj jaroj, vizitis la Kristnaskan meson kun amikoj el Orienta Timoro.

Same mi refoje faris la 25an matene, ĉi-foje kun miaj familianoj, pro nostalgio al nia ekkonatiĝo. Mi ĝojis, ĉar okaze de Kristnasko ankaŭ mia frato kaj unu el la fratinoj venis 'hejmen' el aliaj partoj de la insulo kaj tiel mi post longe povis rerenkonti ilin. Ĉe la pordoj de la korto de la preĝejo estis pliaj 'pordoj' kun metaldetektiloj, pro timo je atakoj fare de islamanoj. Kompreneble ne belas konscii ke tio necesas, sed mi tamen ankaŭ ĝojis ĉar almenaŭ ankaŭ la – precipe islama – registaro konsciis pri la risko kaj neceso. La preĝejo ambaŭ fojojn estis plenplena kaj ni sidis ekstere, kun centoj da aliaj homoj. Estis ekranoj por ke ni povu sekvi la meson ankaŭ de tie. La vespera kaj matena mesoj malsimilis. La vespera havis kiel celgrupon junulojn, kaj la matena infanojn kaj familiojn. Precipe belis la teatraĵo farita de la infanoj pri la serĉo de Jozefo kaj Maria je loko por naski, kaj la vizito de la tri reĝoj post la naskiĝo de Jesuo. Tagmeze mi manĝis kun multaj familianoj kaj posttagmeze mi unue dormis pro troa laco kaj ekmalsaniĝo. Vizitis min pli poste hejme Andre Samosir, kiu mem lernis Esperanton kaj jam bone parolas ĝin, kun la edzino, komencantino. Ili ambaŭ estas kuracistoj. Andre jam kelkfoje helpis min tradukante paĝojn de la retejo pri Esperanto en Indonezio kaj de la kongresa retejo (same ankaŭ Sri Pande el Balio, kiu same estas memlernanto). Nun li sciigis ke li pretas ankaŭ helpi pri redaktado de la bulteno 'Esperanto en Indonezio' por kiu ni ja post kvar numeroj nun serĉas novan redaktoron.

La tagon post Kristnasko mi renkontis s-ron Gunawan Esperantista, veterano. Ni rendevuis en la klasĉambro kiun li disponigas al la klubo de Yoygakarta por ĝiaj renkontiĝoj. Verŝajne pro la feriperiodo, neniu alia esperantisto venis. Ni babilis pri la tempo kiam li eklernis Esperanton, kaj pri la subita malapero de la movado.

La 27an de decembro mi kun amiko trajnis dum 7 horoj al Surabaya, de kie ni revenis al Yoyga jam sekvatage vespere. Ni renkontiĝis tie kun pluraj komencantoj, delongaj kaj tutnovaj, kaj kun s-ro Heroa Wibisono, veterano. Mi renkontiĝis en la biblioteko de s-ro Oei Hiem Hwie kiu en la 60aj jaroj lernis Esperanton dum kelkaj monatoj. Esplorinte en lia biblioteko en 2010, mi konatiĝis kun li. Li nun konservas kompletan kolekton de la bulteno Esperanto en Indonezio. Ĉiujn mi instigis veni al la kongreso en aprilo en Bogor.

(busincidento)

Ĉirkaŭ je la 17a horo ni alvenis en la busstacio de Surabaya. Alvenis kaj foriris multaj busoj, sed la busoj al Yogyakarta ĉiuj jam estis plenaj. Tute ne klaris ĉu venos neplenaj busoj kaj je kioma horo venos la sekva(j) buso(j). Demandinte ĉe la loka polico mi ricevis la klarigon ke certe ankoraŭ venos busoj. Poste evidentiĝis ke estis homoj tie kiuj alparolis la atendantojn, kaj provis konvinki ilin atendi en alia loko (kiun ili nomis garaĝon), duonan horon da veturado pli for, kie oni devus atendi malpli longe, ĉar la alvenantaj busoj tie alvenas, estas lavitaj kaj denove foriras. Tiel do okazis ke la busoj, kiuj alvenis ĉe nia busstacio ĉiuj jam estis plenaj. Ni ne sciis kion fari. Ni ne volis iri kun tiuj homoj kiuj faris tion kontraŭregule se ne kontraŭleĝe. Sed ni ankaŭ povis vidi ke multaj ja kuniris, kaj ke do ankaŭ la sekvaj busoj certe estos plenaj.... Intertempe jam malheliĝis. Mi refoje iris demandi ĉe la polico, iom pli plendema nun, kun argumentoj pri la kontraŭregula praktiko, kontraŭ kio ili faris nenion. Ili vokis iun respondeculon de unu el la buskompanioj. Tiu demandis kiom ni estis. Kvankam 'ni' estis nur du, mi diris kvazaŭ mi ne komprenis la aludon, ke estas tie dekoj da homoj kiuj atendas. Fine venis propono ke ili veturigos nin al tiu garaĝo de kie la busoj vere foriras. Ni ne jam estis tute certa ĉu tio estis bona decido, sed ni prenis la riskon. Mia amiko klarigis la aferon al aliaj atendantoj, kaj deko da ili kuniris kun ni. Alveninte ĉe la garaĝo (se mi bone memoras ĉirkaŭ la 19a horo) iu el nia grupo viciĝis kaj la aliaj atendis. Ni post longa atendado ricevis numerojn de sidlokoj por iu buso. Temis pri la ekde tiam kvara buso al Yoygakarta. Nur post la 21a tiu buso fine venis kaj ni povis foriri kaj iom dormeti.

Ĉirkaŭ la 6a matene ni alvenis en Yogyakarta... Post tagmanĝo en restoracieto kiu evidentiĝis esti posedaĵo de la edzino de kuzo de mia amikino/fratino (la mondo malgrandas, eĉ en granda urbo sur multloĝata insulo en grandega lando....), mi vizitis kun s-ro Gunawan Esperantista filinon de s-ro Yaziz Widjajakusuma, jam forpasinta veterano kaj iam gvidanto de la loka klubo.

En la antaŭlasta tago de la jaro mi iris per luita aŭto kaj veturigita de amikoj al Wonosari, por renkonti s-ron B.J. Haryono, maljunulo kiu estis lernanto de Francis Yury nelonge antaŭ ties forpaso en 2007 kaj povis iom rakonti pri tiuj lecionoj. Pluvegis la tutan tagon, sed ni tamen vizitetis poste la plaĝon, ĉar ni jam estis relative proksimaj de ĝi. Tiun nokton ni veturis for al alia plaĝo, kie estis dancfesto okaze de la fino de la jaro. Nur matene ni realvenis en Yogyakarta. Tiu grupo de amikoj plejparte estas el Orienta Timoro, kie mi planas iri en marto.

Ĉar ankaŭ sekvatage, la veran lastan tagon de la jaro, pluvegadis, mi ne sukcesis iri al la jarfina festo en la budhana templo, kiel antaŭvidita, kion mi trovis bedaŭrinda ĉar mi estis invitita de mia amikino/fratino, kiu mem loĝas tie kiel budhana fratulino kaj mi scivolis pri tia festo.

Novjare mi adiaŭis mian gastpatrinon kaj flugis al la ĉefurbo. Atendante la flugon al Belgio mi renkontis fraton de alia amikino kun liaj du filinoj kaj rakontis al ili pri Esperanto. Ili akceptis por disdonado miajn lastajn flugfoliojn pri Esperanto. Tiajn mi estis disdonantaj en ĉiu urbo kiun mi vizitis.

Resume mi instigis homojn lerni Esperanton (ankaŭ ekz. familianojn, homojn en trajnoj, busoj, ĉe atendejoj, ktp), provis konvinki komencantojn, veteranojn kaj aktivulojn veni al la kongreso kaj priparolis kun pluraj la movadon, disdonis informojn pri Esperanto,...

Mia sekva laborvizito al Indonezio okazos en marto-aprilo, okaze de la unua Esperanto-Kongreso en Indonezio. Legu pli pri tiu vizito, kiun mi kombinos kun mallongaj vizitoj al Kuala Lumpur kaj Orienta Timoro.