Vojaĝo al Malajzio, Indonezio kaj Orienta Timoro en marto-aprilo 2013 (Heidi)

La anoncita kaj longe preparita vojaĝo jam pasis...  Ĉi sube vi povas legi superrigardon de tio kion mi faris en Malajzio kaj Indonezio (por Orienta Timoro vidu la koncernan retejon -- ĝis nun mi ne faris apartan retejon pri mia kaj alia E-agado en Malajzio). Vi povas alklaki plejparton de la datoj por legi taglibroforman raporton pri la koncernaj tagoj. Tiuj 'taglibro' ne nur pritraktas mian tiean por-Esperanta agadon, sed se vi interesiĝas kiel mi ĉion tion preparis, faris, spertis, kaj kion alian mi faris survoje... bv. legi... Aldoniĝos ankaŭ la sekvaj tagoj baldaŭ.

Antaŭ la vojaĝo mi petis financan helpon. Tiu teksto relegeblas ĉi tie. Intertempe venis ja danke al du esperantistinoj kaj KAEM sufiĉe da helpo por la vojaĝkostoj de la du pasintaj vojaĝoj.

Lastaj informoj pri aliaj aspektoj de la movado en Indonezio troveblas en la blogo.

7/3

Foriro el Belgio: per buso kaj trajno al Schiphol (Nederlando) de kie mi flugis al Kuala Lumpur.

8/3

Alveno en Kuala Lumpur (Malajzio). Tranoktado ĉe membro de Couchsurfing.org

9/3

9h-12h: enkonduko pri Esperanto. Vidu aktivecon ĉe Couchsurfing.

10/3

12h45 - 15h50: flugo de Kuala Lumpur al Makassar (Indonezio). Tranoktado ĉe membro de Couchsurfing.org

11/3

Intervjuo ĉe la radio de la universitato.

Aldone okazis intervjuo kun ĵurnalistino de la gazeto Fajar.

12/3

11h-12h: intervjuo kun plia ĵurnalistino de la gazeto Fajar (kun fotisto).

13h-15h: E-enkonduko en la universitato UNHAS (Universitas Hasanuddin). Evento en Facebook (se vi ne estas membro de FB vi ne povas vidi la eventon). Aktiveco en Couchsurfing. Rimarko: la evento okazis kun ĉ. 30-40 personoj sed nur ĝis la 14a30 ĉar lastmomente mi sciiĝis ke je la 15a horo mi jam devis esti ĉe la provinca televido...

15h-16h: intervjuo ĉe Celebes tv.

Matene kaj vespere mi provlegis unuan fojon la tutan kongreslibron.

13/3

Matene laboro komputila/retuma, interalie kontaktante homojn en Dili, Orienta Timoro. Iom da esplorlaboro.

10h30-11h: vizito al la radio RRI (Radio Republik Indonesia).

11h-12h: intervjuo kun Dhidi Zikran kadre de la programo: Suara Publik (Publika Voĉo). Dume pluraj homoj telefonis kaj tekstmesaĝis al la programo, de tiom for kiel Orienta Kalimantan kaj Flores.

14h-15h: E-enkonduko en universitato Universitas 45. Rekte al la oficejo de la Suara Celebes. .

16h-17h: Mallonga antaŭintervjuo kun Wulan Yulianita. Intervjuo ĉe la radio Suara Celebes. Malmulte da muziko/paŭzo, do multe da informoj. Telefonis kaj tekstmesaĝis kelkaj homoj.

19h-22h: Kunveno de junuloj kiuj interesiĝis pri fondo de E-klubo. Okazis komence ankaŭ intervjuo kun du ĵurnalistoj de la urba junulara revuo Soulmaks. FB-evento.

Poste: labori pri la kongresa programo ks. ĝis post noktomezo.

14/3

12h10 - 14h50: flugo Makassar al Ambon. Tranoktado ĉe membro de Couchsurfing.org.

Esplorado pri klasĉambro.

15/3 - Mia naskiĝtago!

10h-13h: E-enkonduko en du klasoj en mezlernejo Sekolah Lentera Harapan, Jalan Dr. Siwabessy, Nusaniwe-Ambon.

Intervjuo ĉe Siwalima.

18-21h: neformala kunveno kun membroj de Couchsurfing: kune manĝi kaj diskuti pri Esperanto. Aktiveco en CS. Venis deko da personoj.

Provlegado de al kongreslibro ĝis la unua nokte...

16/3

Posttagmeza vizito al radia kaj gazeta oficejoj.

ĉ. 15h30-16h15: Intervjuo ĉe la gazeto Ambon Expres.

17h-18h: intervjuo ĉe la programo Talkshow de la radio DMS Family. Telefonis kelkaj homoj al la programo.

17/3

07h50-08h30: flugo de Ambon al Makassar

13h40 - 15h05: flugo de Makassar al Bali. Tranoktado en hoteleto.

18/3

11h20 - 14h10: flugo de Balio al Dili (Orienta Timoro). Vidu la koncernan retejon.

26/3

14h50 - 15h40: flugo de Dili al Balio (Indonezio).

Interparolo ĉe la nacia radio.

27/3

6h05 - 6h10: flugo de Bali al Yogyakarta. Tranoktado ĉe unu el miaj indoneziaj patrinoj.

Vizito al universitata radio kaj diversaj gazetoj.

28/3

Pluraj intervjuoj ĉe gazetoj kaj ĉe la universitata radio (Swaragama).

Renkontiĝo kun la veterano Gunawan Wibisono.

29/3

8h30-9h45: interjuo ĉe la gazeto Kompas

10h-11h: intervjuo en la radio Sonora (programo: Talkshow)

12h-19h: Trajno al Bandung

30/3

matene: labori pri la kongreslibro

14h-16h: instrui E-on al membroj de la klubo de Bandung

31/3

Frumatene buse al Jakarta.

13h-18h: kunsido kun la LKK en Plaza Semanggi. Vespere ĝis noktomezo labori pri la kongreso kun Ilia.

1/4

Matene du intervjuoj ĉe la nacia radio. Posttagmeze vizito al pluraj oficejoj de gazetoj. Vespere telefona intervjuo kun la nacia radio (ĉiuj diversaj programoj; vidu la taglibron por pli da detaloj).

2/4

10h30-12h: instrui Esperanton al oficistoj de la nacia radio

3/4

10h30-12h: instrui Esperanton al oficistoj de la nacia radio

Verki flugfolion pri tio kio estas Esperanto.

4/4

10h30-12h: instrui Eon al oficistoj de la nacia radio

Ĉiuspecaj kongresrilataj laboroj. Vespere foriro al Bogor.

5-8/4

Indonezia Esperanto-Kongreso (persona raporto poste)

9/4

Tranokto ĉe antaŭa adopta/gastfamilio, ripozo

10/4

Labori kun Ilia pri administraj kaj financaj aferoj. Mallonge viziti la nacian radion/miajn lernantojn. Tranokto ĉe alia antaŭa adopta/gastfamilio.

11/4

18h50: Reflugo al Nederlando, kaj de tie 12/4 trajne al Belgio. Verki raporton pri la kongreso en Schiphol kaj survoje al Belgio.