la 16an de marto 2013

Intervjuoj kaj provlegado

Mi iom malfrue ellitiĝis. Mi devis atendi novaĵon el Ĝakarto. Tuj kiam estus nova versio de la kongreslibro, mi refoje kontrolos ĝin... Norris kaj mi iom promenis en la kvartalo, kaj mi konatiĝis kun liaj geavoj, kiuj sidis antaŭ sia dometo, kiam ni preterpasis. Iom poste ni rigardis la mangrovon. Bedaŭrinde homoj ne respektas ĝin kaj ĵetas rubaĵojn en ĝi.

Evidentiĝis, ke ne plu eblos matene rekontroli la kongreslibron, kaj ni decidis frue tagmanĝi kaj iri al la centro por pliaj intervjuoj. Ni veturis dum horo al la centro, kie ni iris unue al la busstacidomo, de kie eblus preni buson al la montaro, kie estas la oficejo de la televido. Ĉar ĝi daŭre ne venis, ni rezignis kaj iris al la oficejo de DMS Radio. Ili interesiĝis kaj petis nin reveni je la 16a30 por intervjuo je la 17a. Bone! Do restis tempo por iri al la apuda oficejo de la gazeto Ambon Expres. Tie la ĵurnalistoj estis en kunsido kunsidon, kaj ni estis petataj reveni. Ĉar mi intertempe ricevis mesaĝon de Ilia, ke jam eblas korekti refoje la kongreslibron, mi volis dume retumi. Bonŝance ne necesis serĉi retkafejon. Mi rajtis uzi la sendratan retkonekton de la gazetoficejo. Mi iom laboris, sed la deĵorantinoj dume daŭre demandis pri Esperanto. Alvenis iu ĵurnalisto, kiu babilis kun Norris kaj poste petis intervjuon kun mi. Do, ne plu necesis atendi la finon de la redakcia kunsido. Same kiel ĉe Fajar (vidu 12/3/2013) ankaŭ ĉi tiu ĵurnalisto intencis verki artikolon el mia vidpunkto. Li starigis multajn demandojn (kaj kiam mi estis jam en Makassar sekvatage, li per tekstmesaĝetoj starigis pliajn demandojn kaj petis fotojn. Bonŝance mi ĝuste tiam laboris enrete kaj povis sendi tuj al li kelkajn fotojn) antaŭ ol ni devis foriri por atingi ĝustatempe la radiostudion.

De la 17a ghis la 18a Adhe, tre simpatia junulino, intervjuis Norris kaj min en la programo Talkshow de la radio DMS Family (la sekcio de DMS Radio por familioj; ekzistis ekzemple ankaŭ sekcio por junuloj). Telefonis kelkaj homoj al la programo. Norris kaj mi ankoraŭ iris al la nacia radio, sed ne plu eblis tie intervjuiĝi. La virino, kiu akceptis nin, ja sciigis, ke esperantistoj de Ambon ĉiam povas fari rendevuon por fiksi intervjuon pri la loka E-movado.

Jam vesperiĝis, kaj mi tute ne plu havis monon... do finfine, pripensinte aliajn eblojn, mi decidis ŝanĝi la 50 eŭrojn, kiujn mi kunportis, al rupioj. Mi daŭre esperis, ke mi sukcesos preni monon per la bankkarto, sed vane. Antaŭ ol preni buseton hejmen, mi aĉetis multajn fruktojn en la vespera bazaro ĉe la busstacidomo: iom por mi kaj la ceteraj por la gastiga familio. Revene ni vespermanĝis, kaj mi pakis. Vizitis nin Jimy, junulo tre entuziasma pri Esperanto. Li bedaŭrinde ne alvenis ĝustatempe en la antaŭa vespero kaj do ne povis sekvi mian lecionon. Li venis por kopii sur malmolan diskon mian instrumaterialon. Dume ni ankaŭ multe babilis, interalie pri ebla partopreno al la Indonezia Esperanto-Kongreso. Nur post noktomezo mi fine enlitiĝis.