Revene... pri la amaskomunikilaj atingoj

Plaatsingsdatum: Apr 15, 2013 7:13:5 AM

La 7an de marto mi foriris al Azio. Unua halto estis Kuala Lumpur (Malajzio), kie mi restis preskaŭ du tagojn kaj donis unu enkondukan lecionon. Poste al Indonezio (Makassar kaj Ambon), kie mi intervjuiĝis de diversaj radioj, gazetoj kaj po unu revuo kaj televido-stacio. El Ambon al Dilio en Orienta Timoro (tra Makassar kaj Balio). Tie mi dum semajno enkondukis Esperanton al radio-prezentistoj kaj junuloj. Legu pri tio ĉi-tie. Poste ree al Indonezio: Intervjuoj ĉe 5 gazetoj kaj du radiostacioj en Yogyakarto, leciono en Bandung kaj kongrespreparoj, lecionoj kaj radio-intervjuoj en Ĝakarto.

Kaj poste kompreneble la kulmino... la unua Indonezia Esperanto-Kongreso. Krom la evidenta rezulto de interkonatiĝo de esperantistoj el diversaj indoneziaj kaj aliaj insuloj kaj landoj, grava atingo estis la (re-)starigo de Indonezia Esperanto-Asocio. Partoprenis Pietro Fiocchi, ĵurnalisto de El Popola Ĉinio, kaj José da Costa kaj Nuno Saldanha, ĵurnalistoj de la nacia radio de Orienta Timoro. Ĉeestis ankaŭ Rigel Bogar (artista nomo Arbi), ĵurnalisto de Voice of Indonesia (sekcio de la nacia radio de Indonezio) kaj mallonge vizitis la kongreson Rita Asmara, sekciestrino pri kunlaboro de la sama radio. Al la malfermo venis ankaŭ Lukman A. Salendra kun kolego, ĵurnalistoj de al revuo G-Priority

Aperis danke al Pietro Fiocchi pluraj artikoloj en la reta gazeto El Popola Ĉinio: pri la antaŭkongresaj laboroj kaj intervjuoj ĉe la nacia radio, pri la malfermo kaj pri la fermo de la kongreso. Aldone intervjuoj kun Pribadi Sutiono, funkciulo de la Indonezia Ministerio pri Eksteraj Aferoj; Gunawan Wibisana, indonezia E-veterano; kun MAMIJA Midori, juna japana kongresano kaj verkisto; kaj kun Heidi Goes, farita antaŭ la starigo de la asocio mem (kun fotoj pri la lasta tago/vespero). 

Arbi intervjuis s-ron Pribadi Sutiono kaj pri tio aperis artikolo en la retejo de la radio. La eldiroj de la speciala asistanto de la ghenerala sekretario de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj estas sufiĉe gravaj. Li asertis ke en la trejnado de indoneziaj diplomatoj Esperanto estos inkluzivigita kadre de la ĉi-jara starigo de lingvocentro, en kiu diplomatoj povos lerni krom la anglan kaj Esperanton 15 lingvojn de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ASOAN (Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj ). Li ankaŭ substrekis ke tio ne estas la unua provo enkonduki Esperanton en la Ministerio kaj ke Esperanto jam havas longan historion en Indonezio.

 

Helpe de Arbi okazis dum la kongreso ankaŭ rekta intervjuo de la nacia radio kun Ilia Sumilfia Dewi, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato.

La ĵurnalistoj de la nacia radio de Orienta Timoro vere partoprenis la kongreson kaj verkis raporton por Independente, ĵurnalo en Dilio, Orienta Timoro. Ili ankaŭ planas elsendojn pri Esperanto.