la 15an de marto 2013

Lecionoj en mezlernejo kaj gazeta intervjuo

Necesis jam frue ekveturi por alveni iom post la 9a en la mezlernejo Lentera Harapan. Antaŭ la lecionoj estis iom da tempo konatiĝi kun Dwi, instruisto pri la angla lingvo, kiu, sciiĝinte pri mia veno al Makassar, invitis min instrui ankaŭ al siaj lernantoj. Inter la 10a kaj la 13a mi havis du lecionojn de po 90 minutoj al du klasoj da lernantoj. Ili aĝis inter 15-16 jaroj kaj kelkaj el ili rapide lernis. Dwi planas nun mem lerni kaj post kelkaj monatoj, instrui al siaj lernantoj.

Bedaŭrinde li jam planis vojaĝon por la periodo, kiam ni havis la kongreson en Bogor, ĉar estus interese por li partopreni ĝin. Post la lecionoj ni manĝis, mi telefonis al la flughaveno, ĉar mi forgesis kunporti miajn laŭmezure faritajn orelŝtopilojn el la aviadilo kaj mi ege volis rehavi ilin. Mi timas tro laŭtan muzikon kaj uzas ilin ankaŭ, kiam estas tro brue por dormi…. La deĵoranto plusendis min al iu alia, kaj poste la konekto disfalis. Kiam mi retelefonis, ili ne plu respondis… kio ne vere igis min tre feliĉa.

Sed ek al labor'!. Norris kaj mi iris al la centro, kie mi volis trovi eblecon por intervjuiĝi. Norris kaj pere de li ankaŭ amikoj liaj jam provis trovi ĵurnalistojn, kiuj volus intervjui min, sed fine ĉiam montriĝis, ke ili volis monon por tio kaj ne volis renkontiĝi en la oficejo de la gazeto/televido/radio sed aliloke. Tio, kombinita kun la fakto, ke mi en Makassar sukcesis intervjuiĝi eĉ ĉe la nacia radio sen koni anticipe iun ajn kontaktpersonon, igis min decidi simple mem iri al la oficejoj de la gazetoj kaj radioj por peti intervjuon. Ĉi tiun posttagmezon ni vizitis la oficejon de la gazeto Siwalima, kaj pluraj ĵurnalistoj intervujis min de la 15a30 ĝis la 16a30. Fakte, tio pli similis al neformala interparolado ol al vera intervjuo. Sed la interparolado estis registrita, kaj ili efektive aperigis en la sekvataga gazeto artikolon pri Esperanto ('Esperanto iĝas popolunuiga lingvo'). La gazeto aperas en granda parto de la provinco Maluku (Ambon, Maluku Tengah, Seram Barat, Buru Selatan, Buru, Kepulauan Aru). Pro tio ke la provinco konsistas el pluraj insuletoj, ne eblas aperigi ĝin en la tuta provinco. La plej uzata amaskomunikilo en tiuj insuletoj estas la radio.

Post la intervjuo mi nepre volis retumi, sed ni ne trovis taŭgan retkafejon. Do ni jam iris al la restoracieto, kie post horo devus alveni kelkaj membroj de Couchsurfing, kiuj volis scii pli pri Esperanto. Dum la atendado mi verkis komputile sed ne eblis retumi. De la 18a ĝis la 20a30 okazis unue neformala kunveno kaj poste vera leciono. Pro tio, ke mi ne jam sukcesis preni monon el 'la muro', mi ne povis mendi ion por manĝi. Sed iel ajn tio ĝenus dum mi instruas. Venis deko da homoj, ĉiuj tutkomencantoj. Post la leciono mi iris al la necesejo kaj revene 'miaj lernantoj' ekstaris kaj bondeziris al mi feliĉan naskiĝdatrevenon…. Kun Norris mi iris en la direkto de la hejmo, ni disiĝis ĉe la retkafejo, kie mi ĝis la unua nokte laboris pri plia provlegado de la kongreslibro… Poste mi ja bone dormis…