la 12an de marto 2013

Matene mi verkis plurajn retmesaĝojn rilatajn al mia vojaĝo kaj planoj en Orienta Timoro kaj komencis provlegi la kongreslibron. Poste ni veturis al la Universitas Hasanuddin, kie ankaŭ la ĵurnalistino Lily kaj fotisto de la ĵurnalo Fajar iom poste alvenis.

Lily intervjuis min promenante, kaj la fotisto faris plurajn fotojn. La rezulto estas preskaŭ tutpaĝa artikolo kun du grandaj fotoj en la dimanĉa eldono de Fajar en la rubriko Persona

La plano estis, ke samloke de la 13a ĝis la 15a horo mi donus E-enkondukon al studentoj kaj aliaj interesiĝantoj. Ryan, Muammar kaj kelkaj aliaj jam venis pli frue, kaj ni iom babiletis, dum mi ankaŭ manĝetis. La leciono fine komencis iom tro malfrue por atendi homojn kiuj malfruis…

Venis ankaŭ la franca instruistino de la studentoj. Bedaŭrinde mi ne havis ŝancon paroli kun ŝi persone, ĉar ŝi alvenis, post kiam mi jam komencis instrui. Ankaŭ post la leciono tute ne eblis, ĉar dum la leciono Ryan ricevis telefonvokon de Eva, por diri, ke necesas, ke mi jam je la 15a estu ĉe la televidostacio de provinca televido Celebes TV. Tiun ŝancon mi ne povis preterlasi, do mi pardonpetis al la lernantoj pro tio, ke mi entute nur iom pli ol horon instruis anstataŭ la du horojn antaŭviditajn. Ryan per motorciklo veturigis min rapide al la televidostacio.

Post nur mallonga interkonatiĝo kun la intervjuistoj, ili intervjuis min dum ĉirkaŭ horo en rekte elsendita programo (Ekstra News) pri Esperanto.

Poste ni iris al kafejo, kien ankaŭ Eva venis. Ni tre ĝojis pri la sukceso, kaj gaje babilis, trinkis, manĝetis. Vespere ni iris manĝi regionan specialaĵon el Menado: kaĉo de kukurbo, maizo kaj speco de spinaco: tre taŭga por vegano (oni servas ĝin normale kun iomete da tre etaj fiŝetoj sed ĉiam aparte do eblas mendi sen tio). Mi ankaŭ babilis kun la bopatro de la pli juna fratino de Eva pri lia patro, kiu iam lernis Esperanton sed bedaŭrinde jam forpasis. Ĝis noktomezo mi daŭrigis la provlegadon de la kongreslibro.