La unua Indonezia Esperanto-Kongreso

Sube vi povas legi raporton pri la unua indonezia Esperanto-Kongreso. Iom pli mallonga versio aperis en revuo Esperanto (majo 2013).

Spekteblas ankaŭ filmetoj.

Fine paroli tiun novan lingvon....

Preskaŭ precize 53 jarojn post la ĝis nun nura Esperanto-Konferenco en Ĝakarto, la ĉefurbo de Indonezio, okazis en la apuda urbo Bogor finfine la unua Indonezia Esperanto-Kongreso. Dum kvar tagoj dekoj da esperantistoj spertis en la verda kaj agrabla kongresejo Wisma Abdi same verdan kaj agrablan Esperanto-etoson. Por plimulto el ili tiu sperto estis unuafoja. Vendredvespere la planitaj ludoj, dancoj kaj kantoj estis bona maniero por neformale interkonatiĝi. Granda parto de la indoneziaj esperantistoj ne konis unu la alian antaŭ la kongreso kaj estis vere ĝojo vidi la ekamikiĝon inter la partoprenantoj de diversaj insuloj kaj landoj.

La oficiala malfermo en sabatomateno komenciĝis per tradiciaj dancoj kaj paroladeto de Ilia Sumilfia Dewi, la prezidantino de la LKK, kiu ankaŭ prezentis la LKK-anojn kiuj sidis kun ŝi sur la podio. Heidi Goes poste rakontis iom pri la ekesto de la kongreso, kiu restus ankoraŭ longe revo se la Melburna Esperanto-Societo ne tiom multe finance kontribuis al ĝi. Sekvis minuto da silento por Ivan Heldzinger, kiu kun la edzino Heather instigis la Societon tion fari, sed bedaŭrinde kaj multe tro frue forpasis la 10-an de marto 2013. Al la malfermo partoprenis ankaŭ reprezentanto de la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, dr-o Pribadi Sutiono, direktoro de la edukejo por oficistoj de tiu ministerio, kiu legis en la indonezia mesaĝon de lia ĉefo, s-ro Haz Pohan, kiu mem bedaŭrinde ne povis veni, sed kiu eklernis Esperanton. Sekvis salut- kaj gratulmesaĝoj de la nuna kaj antaŭa prezidantoj de UEA kaj KAEM kaj de diversaj landaj asocioj. Post paŭzeto dum kiu ni ĝuis plian tradician dancon, sekvis pluraj praktikaj informoj. Fine Ilia oficiale malfermis la kongreson kaj ni kantis kune la himnon.

Dum la cetero de la kongreso okazis pluraj atelieroj (Balio-danco, batiko, indonezia lingvo, ĥoro,...), lecionoj je kvar niveloj gviditaj de belga kaj aŭstraliaj instruistoj, ekskursoj, prelegoj kaj diskutrondoj, konversaciaj rondoj, aŭkcio,... Krome okazis ILEI-ekzameno je unua nivelo al kiu partoprenis tri indoneziaj kaj unu japana junuloj, kiuj ĉiuj sukcesis. Sabatvespere venis muzikgrupo kiu ludis tipan indonezian modernan muzikon. Internacia grupeto daŭris danci kaj kunkanti ĝis post noktomezo. Dimanĉovespero estis tre bunta. Marcel Leerveld disdonis librojn al reprezentantoj el kvar urboj kie jam estas granda grupo da lernantoj kaj Heidi Goes transdonis oficiale la KER-diplomon (B2) al Ilia Sumilfia Dewi kaj Endang Sabrina antaŭ ol komenciĝis la oratora konkurso kun tri partoprenantoj. Gajnis la unuan premion JAMADA Masatoŝi, la duan Endang Sabrina kaj la trian SIRAKAŬA Juma.

Post tio sekvis Internacia Arta Vespero, precipe kun kantoj kaj dancoj el Indonezio, Japanio kaj Orienta Timoro. Heidi kaj Ilia disdonis librojn al ĉiuj reprezentitaj indoneziaj urboj krom al Bandung kaj Jakarta, kie la klubo jam havas multajn librojn, kaj al reprezentanto el Orienta Timoro. Kelkaj urboj ankaŭ ricevis E-flagon. Eksterlandaj kunlaborantoj ricevis donacon el la manoj de Ilia.

Nur post tio okazis ĝenerala kunsido de Indonezia Esperanto-Asocio. Tiun tagmezon, Inumaru Fumio, So Gilsu, Heidi Goes kaj parte ankaŭ Ilia Sumilfia Dewi, estis verkintaj ĝian statuton kaj retan aliĝilon. Dum kaj post la vespermanĝo indonezianoj povis aliĝi al la asocio. La unua aliĝinto ne estis kongresano, sed vidis la aliĝilon rete kaj tuj aliĝis. Fine, kiam la ĝenerala kunsido komenciĝis, jam estis 21 aliĝintoj, el kiuj plejparto ĉeestis la kunsidon. So Gilsu gvidis la kunsidon, kiu aprobis la statuton, kaj la estraron. Ilia Sumilfia Dewi (el Jakarta) elektiĝis kiel prezidantino. Pro tio ke ne ĉiuj estraranoj ĉeestis ne tuj estis klara kiu okupos la aliajn postenojn, sed intertempe jes ja: Endang Sabrina (Batam) iĝis ĝenerala sekretario kaj Eta Esperantina (Jakarta) kasistino. Aliaj estraranoj estas Roga Pria Sembada (Malang), Andre Samosir (Yogyakarta) kaj Reza Pahlevi (Medan). Sasri Widaldini kaj Liola Asfrina elektiĝis kiel revizoroj.

Lundomatene la plej grava programero estis la fermo, dum kiu estis laŭtlegita mallonga raporto pri la kongreso, paroladetis Heidi Goes dankante Ilian pro la granda farita laboro kaj kunlaboro kaj estis disdonitaj atestiloj al la ILEI-ekzamenitoj. .

Dum la kongreso vendiĝis la dua eldono de la indonezia ŝlosilo, presita en Indonezio kun financa subteno de Mila van der Horst-Kolinska kaj UEA, kaj la indonezia versio de Esperanto per rekta metodo de Stano Marcek, tradukita de 4 indonezianoj el Ĝakarto kaj subvenciita de la Oceania Komisiono.

Konklude ni povas diri ke la ekamikiĝo inter diverslandaj kaj indoneziaj esperantistoj kreis bazon por pli forta E-movado en Indonezio, kaj ke krom tio ankaŭ la (re-)starigo de la landa asocio, Indonezia Esperanto-Asocio, estas grava atingo de la kongreso.

Pri la partoprenantoj: aliĝis esperantistoj el 13 landoj, tamen pro diversaj kialoj venis partoprenantoj nur el dek landoj: 40 el Indonezio kaj entute 26 el Aŭstralio, Belgio, Ĉinio, Finnlando, Italio, Japanio, Koreio, Orienta Timoro kaj Tajvano. Ne ĉiuj partoprenis la tutan kongreson pro laboro aŭ studoj. Des pli ni ĝojas ke ili tamen venis, eĉ se foje nur por unu tago. Aldone partoprenis la kongreso ĵurnalisto de la nacia radio de Indonezio kaj vizitis la kongreson mallonge ĵurnalistino de la sama radio, kaj du ĵurnalistoj de la revuo G-Priority. La indonezia partoprenanto Muhammad Zaeni, Yumeiho-fakulo, venigis ankaŭ aliajn Yumeiho-terapiistojn kiuj helpis la kongresanojn kiuj havis sanproblemojn aŭ volis foje sperti Yumeihoterapion (vidu sube pli detalan tekston). 

Pli detalaj raportoj aperos en la revuoj Esperanto en Azio kaj Esperanto en Indonezio, rete legeblaj ĉe respektive http://www.esperantoazia.net/club/myclub/?url=kaem kaj https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/bulteno.

Yumeiho: trezoro donacita al Indonezio pere de Esperanto

Masayuki Saionji, verkinto de libro pri Yumeiho-terapio en Esperanto, vizitis Indonezion en 2004 kaj enkondukis la terapion al la malsanulejo de la Ruĝa Kruco en Bogor, helpe de interpretado de la veterano Riyanto Husadha. Heroa Wibisono, same veterano, tradukis la libron pri Yumeiho-terapio al la indonezia en 2005. Sekvontjare Muhamad Zaeni, stariginto de Yumeihocentro en Indonezio, ekstudis tiun libron kaj de tiam resanigis milojn da homoj per tiu terapio. Pro danko al Esperanto, kiu peris tiun terapion, Muhamad kaj aliaj Yumeiho-terapiistoj venis al la unua Indonezia Esperanto-Kongreso kaj traktis la kongresanojn, kiuj esprimis sian kontenton pri la efiko de la terapio.

Retejo kaj retadreso de Muhamad Zaeni: www.yumeihoindonesia.com kaj masteryumeihozen@yahoo.com.