la 2an de aprilo 2013

Mi elhoteliĝis, veturis al la laborejo de Ilia, kaj enhoteliĝis en hotelo najbare al ŝia laborejo. Tiamaniere mi povis pli facile kunlabori kun Ilia en ĉiuj tiuj lastaj tagoj antaŭ la kongreso, kaj ne bezonis veturi longe por miaj lecionoj ĉe la radio (kio necesus, se mi estus tranoktinta ĉe amikoj aŭ familianoj, kiuj ĉiuj loĝas for el la urbo), sed povis simple promeni tien. Tion mi jam tuj post la pago de la hotelĉambro faris. Pietro jam ĉeestis, kaj la leciono tre agrable pasis. Miaj studentoj, plejparte virinoj kaj ĉiuj inter proksimume 45 kaj 60-jaraj, ne ĉesis babili, demandi, ridi kaj komenti, kio montris ilian entuziasmon. Mi reiris al la hotelo, iom laboris komputile kaj eliris por malfrua tagmanĝo. Posttagmeze mi ne laboris kaj vespere mi laboris pri alŝuto de fotoj de la antaŭaj semajnoj al Facebook.