Aliĝu al la kongreso!

Plaatsingsdatum: Nov 12, 2012 2:57:18 PM

Ekde la 14a de oktobro 2012 eblas aliĝi al la unua Indonezia Esperanto-kongreso. Preskaŭ monaton poste tion faris tamen nur 10 homoj. Ni ĉiuj scias ke homoj kutime atendas minimume ĝis la fino de la unua aliĝperiodo, kaj ni certas ke venos multe pli da aliĝoj en la sekva monato. Oni ricevas malgrandan rabaton se oni pagas antaŭ la 15a de decembro.

Alvokoj partopreni al la kongreso aperis ankaŭ en Twitter.

Ne atendu tro longe se vi volas ke ni rapide decidu pri via vojaĝsubteno!

Aliĝu ĉi tie: https://sites.google.com/site/iek2013bogor. Sed ne forgesu legi unue pri la kotizo.