Esperanto-klubo en Jakarta/Ĝakarto

Plaatsingsdatum: Oct 04, 2010 9:41:49 AM

Pri la 29a de septembro ĝis la 4a de oktobro, interalie pri la grava evento de starigo de Esperanto-klubo en Jakarta/Ĝakarto

 

 

 

Estas lundo, kaj multe malpli da homoj ol dum la semajnfino vizitas la Mondan Vegetaranan Kongreson. Do mi uzas nun la tempon por raporti pri la pasintaj tagoj.

Tuj post la antaŭa raporto, miaj gastigantoj veturigis min al la flughaveno, de kie mi flugis al Batam, insulo apud Singapuro, kie ankaŭ pasintjare mi instruis Esperanton. Mi unue iris al la lernejo kie laboras mia tiea gastigantino kiel direktorino. Mi atendis ŝin ekstere, ĉar ŝi havis kunsidon. Kiam ankaŭ ŝia edzo venis, ni kune manĝis en la vegetara restoracio apud la lernejo, kiuj ambaŭ estas parto da la granda budhana templo en Batam. Poste al la kursejo. Estas invititaj la ĝis nun fakte malmultaj membroj de Couchsurfing en Batam, kaj ankaŭ miaj gastigantoj sekvis la lecionon. Fine venis deko da homoj, sed bedaŭrinde pluraj malfruis, kio kaŭzis ke mi ne povis doni tiom da klarigoj ol mi planis. Estas ankaŭ interese scii ke en tiu urbo laboras multaj enmigrantoj el Java, kiuj venas tien nur por labori multe kaj gajni kiel eble plej multe en mallonga tempo, ĉar la salajroj estas pli altaj ol en Java. Do pluraj homoj kromlaboras, aŭ havas du laborojn, tagan kaj vesperan. Do ne tre facilas igi homojn veni al kurso. Tamen ankaŭ la sekva tago revenis ses el la lernantoj. Ili surprizis min per rapida kompreno kaj interesiĝo.

En tiu dua tago ege pluvis, kio malhelpis ekskurseti, do mi precipe laboris komputile por aranĝi kursojn ktp. Tagmeze mi manĝis kun kolegoj de mia gastiganto. Ili ekinteresiĝis pri Esperanto, kaj invitis min kuniri al la apudplaĝa volaĝo 'Batu Besar', kie estis iu ceremonieto por bebo. Tamen, kiam ni alvenis tiu jam estis okazinta frumantene, kaj mi iom promenis kaj fotis laŭ la plaĝo. Dum la relative longa revenveturado mi ekinstruis al ili Esperanton. Revene mi devis haste manĝi kaj iri al la kurso. Sekvatage mi frumatene pakis, kaj post lasta komuna matenmanĝo, mia gastiganto veturigis min jam reen al la flughaveno...

Alveninte en Jakarta, malgraŭ la insistoj de la taksiŝoforoj ke per buso mi bezonos 2-3 horojn por alveni en la kongresejo, mi tamen prenis buson, kaj post 45 minutoj alvenis al la vasta kongresejaro, kie mi, laca kaj malsata fine alvenis al la ĝusta kongresejo. Ankoraŭ ne estis multaj homoj, kaj tiuj kiuj estis, preparis sian budon. Mi manĝis, kaj preparis la budon de TEVA. Ankaŭ Alan kaj Jennifer Bishop venis por helpi, kaj Ilia Sumilfia, indonezia esperantistino. Multaj homoj vizitis la budon kaj petis helpon. Ĉar Alan, Jennifer kaj mi iris al la festa vespermanĝo, Ilia deĵoris ĉe la budo. Poste ni ankaŭ partoprenis la (trolongdaŭran) malferman ceremonion. Malfruvespere mi fine alvenis ĉe mia gastigantino. La duan de oktobro, Ago-Tagon, ni iris triope, Acy, Ilia kaj mi al la kongresejo. Multaj homoj, indoneziaj kaj eksterlandaj, vizitis la budon kaj starigis multajn demandojn, interalie pri la ligo inter Esperanto kaj vegetarismo, pri la gramatiko, pri ĉu jam ekzistas klubo en Jakarta, ktp. Tiun lastan demandon ni feliĉe ekde hodiaŭ povas respondi pozitive (vidu pli malsupre).

En tiu unua plena kongrestago estis tuj planitaj miaj du prelegoj. Mi komencis per prelego pri TEVA kiel longtempa membro de IVU. Kompreneble grandan parton mi dediĉis al la demando kio estas Esperanto kaj kial estas utile lerni ĝin. La tradukistino ne bone faris sian laboron, do ofte mi mem devis traduki, kio feliĉe ne estis problemo, sed certe estis embarase por ŝi kaj espereble tio almenaŭ montris al la publiko ke vere estus pli facile se ni ĉiuj parolus la saman lingvon....

Malgraŭ tio mi ankoraŭ havis tempon post la prelego (kio estis mia celo) kaj mi montris paĝon kun la alfabeto. Mi demandis ĉu ili havas demandojn, kaj ĉar neniu tuj havis, mi demandis ĉu ili volas lerni la alfabeton aŭ starigi demandojn, kaj la respondo estis unuanime: la alfabeton...

Tio glate funkciis, kaj mi daŭrigis kun simplaj frazoj kaj la ciferoj. Venis denove la demando pri Esperanto-klubo en Jakarta. Mia respondo ke tiu estos starigita jam en la morgaŭa vespero, aplaŭdigis la publikon.

Post tiu prelego mi devis iri al apuda salon por mia alia prelego, pri la Ĵaŭdo – Vegetara Tago el Gento, Belgio. Post ĝi finiĝis la kongresa tago. Sekvatage refoje plena tago, kun plenaj salonoj, multaj kiuj informiĝas pri la lingvo, ktp. Sed vespere ni kunvenis en Plaza Semanggi, kie la lokaj esperantistoj jam plurfoje kunvenis por kune lerni. Malgraŭ la pluvo tamen venis 5 indoneziaj esperantistoj, du ĵurnalistoj, kaj ni tri esperantistoj el eksterlando. Dum la manĝo mi respondis multajn demandojn de la ĵurnalistoj. Almenaŭ unu inter ili montris sinceran interesiĝon. Pro tio mi vere bedaŭras ke la pakoĵo de ŝlosiloj ankoraŭ ne alvenis, do mi ne plu havis por doni al li.... Estas interese ke ili ambaŭ laboras por japanaj gazetoj. Ili verkos siajn artikolojn en la angla, kaj tiuj estos tradukitaj al la japana. Mi esperas ke niaj japanaj samideanoj povos legi la artikolojn. Mi provos sciigi kie kaj kiam ekzakte ili aperos.

Post la manĝo kaj intervjuo ni havis kunsidon. Ni priparolis la celojn de la starigota klubo, serĉis nomon por la klubo, kaj estis elektitaj prezidanto (Abdul Harris – voknomo Harris), vicprezidantino (Edwina Roesmayanti - voknomo Acy) kaj sekretario (Ilia Sumilfia Dewi – voknomo Ilia). Unu el la planoj, krom daŭra komuna studado, estas eldoni bultenon ĉiun trian monaton.

La klubo ricevis post multe da pensado kaj komuna serĉado, la nomon 'Esperiga Suno'. Almenaŭ por mi ĝi estas esperiga, ĉar ĝi estas la unua klubo en Indonezio starigita ĉi-jarcente, kaj espereble nur la unua de pluraj aliaj. En tiu vespero mi ricevis alian loĝlokon, nome en la budhana templo. Kvankam ĝi estas pli proksime al la kongresejo ol mia antaŭa loĝloko, ĉi-matene, pro la ĉiamaj kaj longaj aŭtovicoj, tamen daŭris 3 kvaronhorojn por alveni al la kongresejo. Ĉar nun estas jam labortago, la puliko estas pli malgranda. Sed ĝi ankaŭ havas alian konsiston ĉar estas invititaj studentoj de la universitato Universitas Indonesia. Grupeto da ili restis sufiĉe longe ĉe nia budo kaj starigis multajn demandojn kaj eklernis kelkajn salutojn.

Vidu la fotojn ĉe https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/fotoj-instruado-2010