la 29an de marto 2013

De la 8a30 ĝis la 9a40 min intervjuis Aloysius B. Kurniawan, ĵurnalisto de Kompas, unu el la plej grandaj ĵurnaloj de Indonezio. Li montris ankaŭ personan interesiĝon pri Esperanto. Poste mi iris al la najbara oficejo de la radio Sonora. La ĵurnalistino Ise tute sen antaŭa preparo kun mi, sed ŝajne jes preparinta sin sen mi, starigis dum la unuhora programo Teras Kota interesajn demandojn. Alvenis dume pluraj demandoj per tekstmesaĝetoj. La ligilo de mia retejo estas iom longa kaj tial ne facile sciigeblas per la radio. Tial mi dum muzika paŭzo metis ĝin en la Facebook-paĝo de la radio. Dum la elsendo la prezentistino plurfoje sciigis al la aŭskultantoj, ke interesiĝantoj povas trovi la retejon tie, kaj ke mi mem entajpis ĝin tie...Dum mi atendis kelkajn minutojn por ricevi kopion de la elsendo sur disko, mi rapide kontrolis miajn retmesaĝojn kaj poste, iom malfacile ĉi-foje, serĉis taksion por veturigi min al la stacidomo. Temis pri relative mallonga distanco, kaj la taksiisto verŝajne supozis, ke mi neniam antaŭe prenis taksion, ĉar li provis trompi min dirante, ke estas iu minimuma sumo, sed feliĉe mi estis tute certa ke tio ne estis la kazo kaj pagis simple la sumon, kiu aperis sur la mezurilo.

Survoje al Bandung mi unue simple ripozis, iom dormetante, iom spektante la pejzaĝojn kaj dum la lastaj du horoj iom verkis komputile. Mi alvenis vespere. Iyan, kontaktpersono por la E-klubo en la Muzeo pri la Konferenco Azio-Afriko, atendis min kun unu el la studentinoj, kiuj lernas Esperanton, kaj ĉe kiu mi rajtis tranokti. Mi ja havas amikinon en Bandung, sed ŝi loĝas ege for ekster la urbo, kaj krome, la Muzeo sentis respondecon kaj ne lasis min tute libere elekti tranoktejon, por ke ili povu helpi min iri al la Muzeo sekvonttage. Vespere mi devintus provlegi plian fojon la kongreslibron, sed la studentino ne havis retaliron en la studenta ĉambro. Post la vespermanĝo ni eliris por serĉi retkafejon. Unu estis fermita, alia ne funkciis pro retproblemoj, alia estis plena kaj en la kvara estis tiom da fumo kaj tiom da bruo, ke mi ne pretis labori tie dum horoj. Do... ne eblis provlegi. Ilia kaj Eko do provlegis, kaj ni interkonsentis, ke mi legos la novan version en la sekva mateno. Mi frue enlitiĝis, ĉar sen retaliro mi tamen ne povis multon fari kaj jam estis tre laca.