Instruado Franciska en Makassar 2013

[EO] En marto-aprilo 2013 Franciska Toubale el Aŭstralio instruis dum ĉirkaŭ semajno en Makassar. Ŝi venis al Indonezio por la Indonezia Esperanto-Kongreso kaj estis subvenciita de la Kongreso por antaŭe iri instrui al la nova grupo en Makassar. Jen ŝia raporto kun kelkaj fotoj.

[ID] Bulan Maret-April 2013 Franciska Toubale dari Australi mengajar Esperanto di Makassar.

Instruado en Indonezio okaze de la Indonezia Esperanto-kongreso

Mi pozitive respondis al la voko de Heidi Goes, kiu instigis tiujn, kiuj tion kapablis, resti pli longe ol la tempo de la unua Indonezia Esperanto-kongreso por instrui la lingvon. Jam la 27an de marto mi surteriĝis en Makassar, insulo Sulawesi. Atendis min Eva Taibe, mia gastigantino, kaj Ryan. Ambaŭ organizis la kurson por komencantoj en sia respektiva universitato. Antaŭ ol atingi la hejmon de Eva ni haltis survoje por renkonti kelkajn el la lernontoj en iu kafejo. Tiam aŭ la angla lingvo aŭ la franca lingvo estis la komunikiloj, ĉar neniu el ili scipovis Esperanton. Estis decidite ke mi jam komencos instrui la sekvan tagon en la Universitato 45 – tiel nomata ĉar Indonezio sendependiĝis en 1945 – kie Eva instruas psikologion. Venis 42 gelernantoj.

La tasko ne estis facila: paroligi tiom da entuziasmuloj en tiu malgranda ĉambro, kie la temperaturo rapide altiĝis! Mi proponis ke ili faru cirklon de dek personoj kaj elektis unu kiel modelon. Tio signifas ke mi unue paroligis ilin dum la aliaj rigardis kaj aŭskultis kaj poste tiuj aliaj mem imitis la unuan grupon en sia cirklo. La sekvan tagon mi renkontis la grupon de Ryan en la universitato Hasanuddin, dekduo da studentoj. Ili renkontiĝas sub iu konstruaĵo apud lago, do en la aero, plezura kondiĉo en tropika lando. En ĉiu angulo de tiu loko sidas grupetoj, kiuj aŭ diskutas aŭ studas ion kune. Sed mirakle ĉio glate okazas sen reciproka ĝeno.

Mi havis tempon por gvidi kvar lecionojn en ĉiu universitato. En la universitato 45 ĉiu leciono estis pli malpli duhora. Sed en la universitato Hasanuddin la leciono komenciĝis cirkaŭ la 4a posttagmeze kaj finiĝis kiam ne plu eblis vidi ion ajn, kiam la lumo de la « Ipad », telefonoj ktp ne plu estis sufiĉe forta.

Kiel atendite la nombro de la lernantoj malpliiĝis, aparte en la universitato 45. Restis ok knabinoj en la lasta leciono. Tio ne signifas ke ili forestis pro manko de intereso, sed pro tio ke studentoj havas multajn taskojn kaj la trafiko en ĉiu granda urbo de Indonezio estas temporaba… kaj la decidoj pri la estonto ne konataj de ĉiuj. Improvizi estas elemento de la vivmaniero tie.

Mi havis grandan plezuron instrui Esperanton al tiuj grupoj ĉar ili rapide komprenis, faris multe da demandoj, ofte finfine devigis min instrui pli ol mi planis. Kelkaj el ili ĉeestis la kurson en ambaŭ universitatoj. Kiam mi rimarkigis al ili ke mi pli malpli ripetos la samon, ili klarigis ke ĝuste tion ili volas por bone enkapigi la proponitan materialon. La etoso estis malstreĉita. Tiuj gejunuloj ŝatas ŝerci kaj traktas lernadon kiel ludon.

Mi instruis Esperanton ankaŭ dum la kongreso mem en Bogor. Mi havis kvar horojn dividitajn en tri periodoj por enkapigi kiel eble plej de la lingvo al la tiel nomataj « veraj » komencantoj. Anstataŭ la kvar aŭ kvin anoncintaj ĉeestantoj venis por la unua leciono dek du personoj, sed ne ekzakte samtempe. Tio estas la kaŭzo de granda eraro mia. Mi ne ripetis mian demandon: «ĉu vi komprenas, se mi klarigas angle? » Mi uzas rektan metodon, sed komune konata lingvo ankaŭ necesas. Mi ankaŭ lasas la lernantojn diskuti inter si en sia denaska lingvo, kiam io al ili ne klaras Sed mi supozas ke pro tiu forgesaĵo la Yumeiho-terapiistoj ne revenis. Ĉu estas alia kialo? Mi ne havis la kapablon rekte paroli kun ili. Kelkaj devis rehejmiĝi antaŭ la fino de la kongreso. Do ĉeestis la lastan lecionon nur kvar personoj, inter ili Chaoming Cho el Tajvano, kiu certe ne bezonis mian instruadon, sed tio ebligis min uzi lin ĉar li kapablis senerare respondi la demandojn.

Instrui dum kongreso iom malsamas ĉar la ĉeestantoj konstante aŭdas Esperanton kaj ofte volas klarigojn pri la aŭditaĵoj. La nocioj senorde trafas ilin, kio estas ankaŭ bona maniero lerni, sed certe bezonas pli ol du aŭ tri tagoj. Mi esperas ke mi semis semojn en fertila tereno kaj ke baldaŭ aperos la rezulto de tiu peno.