la 27an de marto 2013

Reen al Indonezio/diversaj intervjuoj

Tre frua ellitiĝo. Jam je la kvina mi devas esti en la flughaveno... mi tamen iom tro malfruas por la registrado kaj devas pagi monpunon de tri dolaroj. La flugo okazis senprobleme, kaj pro la hordiferenco mi alvenis kvin minutojn post la forflugo el Balio en Yogyakarta. Mi promenis ĝis la komenco de la strato de mia adopta patrino kaj tie prenis motorciklo-taksion ĝis ŝia domo. Post emocia salutado mi duŝis min, malpakis, manĝis kaj pretiĝis por foriro al la urbo. Venis aŭto de la laborloko de mia patrino por veturigi ŝin kaj kolegojn al la laborejo (la universitata malsanulejo). Survoje ili postlasis min ĉe la radiostacio de la kampuso. Ĝi ankoraŭ ne malfermiĝis kaj ĉe apuda monmaŝino mi finfine sukcesis preni monon per mia bankkarto!

Post iom da atendado mi babilis kun iu de la radio, kiu promesis telefoni min por posta intervjuo. Mi iris aĉeti telefonkrediton kaj poste retumis dum kelkaj horoj. De relative longe mi ne povis retumi kaj necesis aranĝi plurajn aferojn. Post la tagmanĝo mi promenis al la apuda oficejo de la gazeto Tribun Jogja. Du ĵurnalistoj aŭskultis min kaj faris notojn, sed ĝis nun mi ne certas ĉu ili aperigis ion pri Esperanto. Tute apude estis la oficejoj de la radio Sonora kaj de la gazeto Kompas, do mi ilin vizitis. Ĉe ambaŭ mi devis reveni posttagmeze, do mi iris unue al la stacidomo por aĉeti la postmorgaŭe bezonatan trajnbileton. Bedaŭrinde mi devis sufiĉe longe atendi tie sed fine mi sukcesis. Apude troviĝas la plej fama vendejo-strato en Yogyakarta: Jalan Malioboro, ĉe kies komenco troviĝas regiona arkivo kun malnovaj gazetoj. Mi ĝin vizitis lambastone dum pluraj tagoj en julio 2012 por miaj esploroj. Nun mi ne havis tempon por esploroj, sed mi almenaŭ volis saluti la deĵoranton, kiu tiam multe helpis min kaj iom interesiĝis pri Esperanto. Post kelkaj aĉetoj mi rapidis al la oficejoj de Sonora kaj Kompas, kie mi ĉi-foje povis paroli kun respondeculoj. Ĉe ambaŭ mi sukcese fiksis horon por intervjuo vendrede, tuj antaŭ mia foriro al Bandung. Ĉe apuda kafejo mi retumis kaj manĝetis antaŭ ol iri hejmen (ĉar ĉe mia patrino ne estas interretkonekto). Post la vespermanĝo mi montris fotojn de Orienta Timoro al mia patrino.