la 30an de marto 2013

Ĉar ne klaris, ĉu jes aŭ ne venos aŭto de la Muzeo por preni min, mi devis pacienci, ĝis venis Iyan por diri, ke ne. Mi volis eliri kun li kaj tiam rimarkis, ke miaj sandaloj ne plu troviĝis antaŭ la pordo de la studenta domo... Estis iom stulte lasi ilin tie, sed kiam mi alvenis vespere estis amaso da ŝuoj tie, kaj mi tute senpense lasis ankaŭ miajn tie... Iyan akompanis min ĝis la Muzeo per publika transporto. Alveninte mi laboris pri provlegado de la kongreslibro kaj kelkaj urĝaj mesaĝoj. Mi ricevis manĝon, kiun oni aĉetis en vegetara restoracio por mi kaj tio faciligis mian vivon: ne necesis mem eliri por aĉeti, kaj tiel ne perdiĝis valora tempo. De la 14a ĝis la 16a horo mi instruis unue al tri kaj fine al kvar komencintinoj, kiuj kutime lernis sub gvido de Fadil, kiu ankaŭ ĉeestis.

Pluraj aliaj studentoj ne povis veni, interalie pro ekzamenoj. Poste mi donis al Fadil lian KER-diplomon, kiun li meritis post ekzameno en Hanojo. Sekvis pli da retumado, kaj poste Fadil motorcikle veturigis min al loko, kie mi povis preni buseton. La busetvojaĝo daŭris preskaŭ du horojn, kaj poste mi ankoraŭ bezonis motorciklo-taksion por fine alvenis ĉe mia amikino. Granda estis mia surprizo trovi tie bebon unu-semajnan: mia amikino ĵus refoje fariĝis avinjo... Ŝia filino tuj sciigis al la bebo, ke venis 'onklino el Belgio'... Ankaŭ en tiu domo kaj kvartalo ne estis retaliro, do la plia provlegado de la kongreslibro devis atendi... kaj mi povis iom malstreĉiĝi.