Ĉu vi volas iĝi reprezentanto de IEA en Japanio kaj Aŭstralio?

Plaatsingsdatum: Jul 01, 2013 10:33:6 AM

[Nur en Esperanto]

[mesaĝo de IEA al la membroj kiuj jam scipovas Esperanton]

La Japana Esperanto-Instituto invitas unu junan indonezianon (malpli ol 40-jara) al sia centa nacia Esperanto-Kongreso en Tokio (12-15a de oktobro 2013). JEI pagos la flugon, la kongresaliĝon, tranoktadon, parton de la manĝoj kaj bankedon dum la kongreso. La Aŭstralia Esperanto-Asocio invitas du indonezianojn al sia Somerkursaro kaj nacia kongreso en Kanbero/Canberra (4-12a de januaro 2014). Ili pagos la flugbileton, aliĝojn, loĝadon kaj manĝadon dum la kongreso kaj kursaro. La Indonezia Esperanto-Asocio kompreneble tre ĝojas pri tiuj invitoj kaj dankas pro ili. Se vi volas iri al unu el tiuj kongresoj, bv. sendi vian kandidatiĝon en Esperanto al la estraro de Indonezia Esperanto-Asocio, kiu elektos inter la kandidatoj. En tiu kandidatiĝo vi skribas kial vi volas partopreni unu el la kongresoj kaj kiel tiu partopreno helpos al vi kontribui poste al la indonezia Esperanto-movado. Antaŭ ol kandidatiĝi, bv. legi la subajn kondiĉojn kaj estu certa ke vi povu plenumi ilin. Pli specifajn kondiĉojn ricevos la elektitaj kandidatoj persone.

1. Vi bone regas Esperanton, parole kaj skribe.

2. Vi estas membro de IEA kaj pagis vian kotizon antaŭ via kandidatiĝo.

3. Vi partoprenos la tutan kongreson (antaŭ ol verki vian kandidatiĝo, certiĝu pri tio ĉe via lernejo/universitato/laborejo!).

4. Vi kapablas prezenti la indonezian Esperanto-movadon dum la kongreso (kompreneble en Esperanto!).

5. Vi kapablas kaj pretas kontribui al la kongreso per kultura prezento kaj/aŭ prelego kaj ankaŭ aktive partoprenas la kursojn kaj aliajn programerojn.

6. Post la kongreso vi verkos raporton pri ĝi por la estraro de IEA kaj JEI/AEA kaj artikolon por la bulteno Esperanto en Indonezio. Vi ankaŭ provizas la estraron/redakcion per fotoj (kaj se eble filmoj).

7. Vi kapablas mem pagi personajn dumvojajn elspezojn, vian pasporton kaj vizon, manĝojn antaŭ kaj post la kongreso, ev. tranokton antaŭ kaj postkongrese (eblas aranĝi kun lokaj esperantistoj kaze ke (prefere!) vi volas resti pli longe en la lando).

8. Se vi elektiĝas kaj tamen fine ne povas iri, vi repagos la kostojn kiuj jam estas faritaj (kiel la flugbileto). Tio ne validas se la vizo estas rifuzita al vi.

Sendu vian kandidatiĝon por Japanio plej laste la 20an de julio 2013 (necesas tempo por la vizo ktp!) kaj por Aŭstralio plej laste la 20an de aŭgusto 2013. La estraro faros la elekton kaj sciigos al la kandidatoj la rezulton ene de dek tagoj post tiuj datoj. Se vi havas iujn demandojn, ne hezitu demandi al la estraro (estraro-indonezia-esperanto-asocio@googlegroups.com).