Subtenpeto dissendita la 8an de septembro 2010

Plaatsingsdatum: Sep 10, 2010 1:30:12 PM

Bonan tagon,

Post du semajnoj mi foriras al Indonezio, por, same kiel pasintjare, instrui Esperanton kaj fari esplorojn pri la Esperanto-movado en Indonezio. Aldone mi partoprenos la Mondan Vegetaranan Kongreson, en kiu TEVA (Tutmonda E-ista Vegetarana Asocio) havos budon por informi la kongresantojn pri Esperanto.

Por la instruado al kelkcent homoj mi jam sendis al Indonezio indoneziajn sxlosilojn, Posxamikojn kaj Bazajn Ilustritajn Radikarojn, tamen ne en suficxaj kvantoj.

Felicxe Komisiono pri Azia E-Movado, KAEM konsentis bele subteni la projekton, same kiel pluraj malavaraj privatuloj, al kiuj mi kore dankas.

Tamen ankoraux mankas iom da mono en la bugxeto, kaj plie mi sxatus, se eblas ricevi iom pli da mono ol la (prudenta) bugxeto, sendi iom pli da sxlosiloj (la plej malmultkosta el cxiuj tri lerniloj, - nur po 80 cendoj.), cxar cxiutage aldonigxas homoj al la jam enretigitaj kursoj (pere de Couchsurfing kaj Facebook).

Prefere subtenu pere de la konto de la Azia Fondajxo de UEA (azio). Ankaux ankoraux eblas acxeti DVD-on kun intervjuo kiun Katalin Kováts faris kun mi tuj post la antauxa instruvojagxo. Por tio bv. rigardi la retejon de edukado.net.

Por tiuj kiuj interesigxas pri la vojagxo, eblas sekvi min cxe la blogo http://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/blogo, cxe retejo kiu traktas plurajn aspektojn de "Esperanto en Indonezio".

Antaudankon,

Heidi Goes

http://www.facebook.com/group.php?gid=205294336248

http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/home/video