la 9an de marto 2013

Tre frue mi vekiĝis. Jan kaj mi iris al UCSI (University College Sedaya International). Tie mi volis enkonduki Esperanton al Couchsurfing-membroj. Adam Pahlevi, indonezia junulo studanta en Kuala Lumpur, jam antaŭ monatoj pretis helpi min organizi iun pli oficialan kurson, sed fine li ne rajtis de la universitato ĉar li devus unue sekvi kurson pri organizado de eventoj… (!). Alia ebleco estis uzi klasĉambron kiun la universitata biblioteko disponigas al studentoj por kunlabori sen ĝeni la aliajn vizitantojn. Tion ni faris, sed ni nur malfrue povis informi pri tio en la retejo de Couchsurfing. Malgraŭ tio, kelkaj homoj sciigis ke ili venos, sed fine venis neniu krom Jan kaj Adam. Tamen mi donis enkondukan lecionon dum ĉirkaŭ 2 horoj.

Post tiu leciono ni triope manĝis en apuda ĉina vegetarana restoracieto. Posttagmeze Jan kaj mi iris al la vera centro de la centro: la ĉirkaŭaĵo de la Twin Towers. Estas multaj hoteloj kaj kafejoj tie, sed ankaŭ parketo. Ne eblis multe ĝui la parkon aŭ la trankvilon. Necesis eniri kafejon por povi retumi. Restis multe da laboro farenda kiu rilatis al mia vojaĝo kaj al la kongreso en Bogor en aprilo. Ni vespermanĝis hejme, kie mi konatiĝis ankaŭ kun la patro de Jan, kun kiu mi longe babilis pri la diferencoj inter landoj kaj simile. Pli malfrue vespere ni celis iri al salsa-kafejo. Sed ni tro fruis kaj ankoraŭ ne estis muziko tie. Kelkaj konstruaĵoj pli for estis hinda restoracio, kie hinda duopo muzikludis kaj kantis. Ni decidis unue tie ion trinki por ĝui la hindan muzikon. Ĝi vere bonis kaj invitis al dancado, sed ĉar estis restoracio kaj neniu dancis, ni tamen ne faris tion. Post ĉirkaŭ horo ni reiris al la salsa-kafejo, kie dekoj da homoj (junaj kaj maljunaj, malajziaj kaj ne-malajziaj) jam dancis salson. Ili fakte tre bone dancis kaj ni admiris ilin antaŭ ol tamen ankaŭ mem danci. Ni restis ĝis la deĵorantoj fermis la pordojn (je la 3a nokte), iris hejmen kaj endormiĝis…